*kajUV
*kaj
(konjunkcio)
-
Plie, aldone;
la vorto „kaj“ ligas
frazojn, vortgrupojn aŭ vortojn, kiuj havas saman gramatikan rolon:
Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo
[1];
Li koleras kaj insultas
[2];
ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn:
mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren
[3].
Rim.: Se oni kunligas pli ol du elementojn, oni metas normale la vorton „kaj“ inter la du lastajn: Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [4]. Tamen en stiloj neformala, folklora, biblia ktp la konjunkcio povas aperi inter ĉiuj elementoj (sed ne antaŭ la unua): [Abram] havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn [5]; Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton PrV .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §6
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §28
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §34.
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 12:16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §28
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §34.
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 12:16
- afrikanse:
- en
- albane:
- dhe
- amhare:
- እና
- angle:
- and
- arabe:
- و
- armene:
- իսկ
- azerbajĝane:
- və
- beloruse:
- і
- bengale:
- এবং
- birme:
- နှင့်
- bosne:
- i
- bretone:
- ha (stl. kenur.)
- ĉeĥe:
- a, logický součin
- ĉine:
- 以及 [yǐjí], 暨 [jì], 与 [yǔ], 又 [yòu]
- dane:
- og
- estone:
- ja
- eŭske:
- eta
- filipine:
- at
- finne:
- ja, sekä
- france:
- et
- galege:
- e
- germane:
- und
- guĝarate:
- અને
- haitie:
- ak
- haŭse:
- da kuma
- hebree:
- ו-, וגם
- hinde:
- और
- hispane:
- y
- hungare:
- és, s, meg (kötőszó)
- ide:
- e, ed
- igbe:
- na
- indonezie:
- dan
- irlande:
- agus
- islande:
- og
- japane:
- ~と~, ~や~, そして
- jave:
- lan
- jide:
- און
- jorube:
- ati ki o
- kanare:
- ಮತ್ತು
- kartvele:
- და
- katalune:
- i
- kazaĥe:
- мен
- kimre:
- a’r
- kirgize:
- жана
- kmere:
- និង
- koree:
- 과
- korsike:
- e
- kose:
- kwaye
- kroate:
- i
- kurde:
- û
- latine:
- et
- latve:
- un
- laŭe:
- ແລະ
- litove:
- ir
- makedone:
- и
- malagase:
- ary
- malaje:
- dan
- malajalame:
- ഒപ്പം
- malte:
- u
- maorie:
- ka
- marate:
- आणि
- monge:
- thiab
- mongole:
- болон
- nederlande:
- en
- nepale:
- र
- njanĝe:
- ndipo
- okcidentfrise:
- en
- panĝabe:
- ਹੈ ਅਤੇ
- paŝtue:
- او
- pole:
- i, oraz
- portugale:
- e (conj.)
- ruande:
- na
- ruse:
- и
- samoe:
- ma
- sinde:
- ۽
- sinhale:
- හා
- skotgaele:
- agus
- slovake:
- a, aj, logický súčin
- slovene:
- in, pa, ter
- somale:
- iyo
- ŝone:
- uye
- sote:
- le
- sunde:
- jeung
- svahile:
- na
- svede:
- och
- taĝike:
- ва
- taje:
- และ
- tamile:
- மற்றும்
- tatare:
- һәм
- telugue:
- మరియు
- tibete:
- དང་
- tokipone:
- en
- turke:
- ve
- ukraine:
- і
- urdue:
- اور
- uzbeke:
- va
- vjetname:
- và
- volapuke:
- e, ed
- zulue:
- futhi
kaj … kaj …
-
Pluropa konjunkcio emfazanta la kunecon de ĉiuj kunordigataj
elementoj, antaŭataj de sia „kaj“:
indika frazo, en kiu kaj la subjekto kaj la objekto
estas substantivaj
LAE
;
li honeste … prezentas la argumentojn
kaj por kaj kontraŭ la ideo
de mondregistaro
[6];
Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia
ĵaluzo jam de longe malaperis
[7];
– Ĉu vi havas aŭton aŭ biciklon?
– Kaj, kaj.
(= Mi havas kaj aŭton, kaj biciklon.)
PMEG
.
Rim.: En ĉi tia konstruo ĉiu elemento retenas ĉe si (post sia „kaj“) siajn determinilojn kaj prepoziciojn: kaj al Sara kaj al ŝia patro Gedeono mi povas pagi per la favulo Azario [8]; Sed kie preni tempon kaj por lego kaj por dormo? ViV . Aliflanke, la egalajn prepoziciojn oni ofte komunigas ĉe la intera kaj: al Marcello kaj Bernardo ∥ Aperis ĝi Hamlet ; nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj… LR .
6.
Kep Enderby: Unu grandan rondon familian, Monato, 2002
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 9:6
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 8ª.
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 9:6
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 8ª.
- angle:
- both … and …
- finne:
- ~ por ~ kontraŭ: sekä puolesta että vastaan.
- ruse:
- и … и …, как …, так и …
kajo MatStokTerm


-
Logika ligilo4
kaj la logika
operacio respondaj al la gramatika konjukcio kaj:
en matematiko kaj en ALGOL-60 la Bulean kajon
simbolas la „logika kajsigno“ `^^`
KompLeks
;
en la programlingvo C `&&` estas simbolo de sorbema kajo KompLeks ; en elektrotekniko logika kajo estas farata per seria konekto de ŝaltiloj [9].
Rim.:
Iuj riproĉas al la termino kajo homonimion kun la
fervoja kajo.
Tamen la ekzisto de la fundamenta konjunkcio „kaj“
aŭtomate neprigas la eblon derivi la substantivon
kajo, sammaniere kiel en la okazoj pri plus‐pluso,
jes‐jeso, kontraŭ‐kontraŭo
ktp. Do, el la du vortoj ĝuste la fervoja „kajo“ estas
riproĉinda.
Due, la konfuzo inter tiuj homonimoj estas praktike
malprobabla,
dum tute male, la konfuzo inter konjunkcio gramatika kaj
konjunkcio2
Bulea estas ne nur ebla sed fakte atestita.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- AND operator, conjunction sorbema ~o: short-cut AND, logical AND operator.
- beloruse:
- апэрацыя І, кан’юнкцыя
- finne:
- ja-operaattori, (looginen) konjunktio
- germane:
- Konjunktion (Logik), AND-Verknüpfung
- hispane:
- conjunción y sorbema ~o: operador lógico AND (Y).
- hungare:
- ÉS műveletjel, ÉS operátor, ÉS művelet, konjunkció sorbema ~o: logikai ÉS operátor.
- japane:
- 岸壁 [がんぺき], 波止場 [はとば], 河岸 [かし], 荷揚げ場 [にあげば], プラットホーム
- katalune:
- conjunció, operació AND
- nederlande:
- sorbema ~o: logische EN.
- pole:
- koniunkcja, iloczyn logiczny, operator logiczny AND, operator logiczny ORAZ, operator konkatenacji (np. w Basic-u), operator koniunkcji (np. w Pythonie) sorbema ~o: koniunkcja, iloczyn logiczny, operator logiczny AND, operator logiczny ORAZ, operator koniunkcji.
- portugale:
- operador E, operador AND sorbema ~o: operador E, operador AND.
- ruse:
- операция И, логическое умножение, конъюнкция
- ukraine:
- кон’юнкція
malkajo


-
Duloka Bulea operacio, kiu veras se almenaŭ unu el
ĝiaj argumentoj estas malvera:
x MALKAJ y = ~(x KAJ y):
malkajo sufiĉas por esprimi ajnan Bulean funkcion KompLeks .
- angle:
- NAND function, Sheffer stroke, nonconjunction
- beloruse:
- апэрацыя І-НЕ
- finne:
- NAND-operaatio, Shefferin viiva
- germane:
- NAND-Verknüpfung
- hispane:
- negación alternativa, operación NAND
- hungare:
- ÉS-NEM művelet, NAND művelet, Sheffer-vonás
- katalune:
- negació alternativa, operació NAND
- nederlande:
- logische NEN
- pole:
- dysjunkcja, operator dysjunkcji, funktor Sheffera, kreska Sheffera, operator NAND
- portugale:
- operador NAND
- ruse:
- штрих Шефера
kaj-signo
Tipografia signo &, kun kelkaj kurboj, uzata kiel la vorto „kaj“ en teksto kaj diverscele en programlingvoj: la kaj-signo respondas al signoj Unikoda kaj ASCII-a 38, aŭ deksesuma 0x0026 [10]; oni trovis kaj-signojn je antikvaj romiaĵoj de la 1-a jarcento [kiel] kvadrateca ligaturo de la majuskloj ET [11].
- angle:
- ampersand
- beloruse:
- ампэрсанд
- finne:
- et-merkki
- france:
- esperluette
- hispane:
- et, Y comercial
- hungare:
- és-jel, kereskedelmi "és"
- japane:
- アンパサンド [あんぱさんど]
- katalune:
- et, i comercial
- nederlande:
- ampersand, en-teken, et-teken
- pole:
- et, etka, ampersand, handlowe i (wg normy PN-I-06000)
- portugale:
- "ampersand", E comercial
administraj notoj
mal~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.