9kanguru/o PV

kanguruo

ZOO
Marsupiulo movanta sin saltante per la malantaŭaj kruroj kaj kies ino havas ventran poŝon por gardi la idojn; iu el la familio makropedoj: Aŭstralio havas multajn marsupiulojn […] ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo [1]; kia besteto – antaŭaj piedoj de dingo, malantaŭaj piedoj de nana kanguruo, lango de serpento, muzelo de ĉevalo ktp [2]; kiam ĝi ne flugas, ĝi staras kiel grandega kanguruo [3].
1. Vikipedio, Aŭstralio
2. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
angle:
kangaroo
beloruse:
кенгуру
ĉeĥe:
klokan
ĉine:
袋鼠 [dàishǔ], 帒鼠 [dàishǔ]
france:
kangourou
germane:
Känguru
hispane:
canguro
hungare:
kenguru
indonezie:
kanguru
japane:
カンガルー
katalune:
cangur
nederlande:
kangoeroe
pole:
kangur
ruse:
кенгуру
slovake:
kengura, klokan
ukraine:
кенґуру

administraj notoj