*karmin/o UV

*karmino

1.
Iom viole ruĝa kolorilo, ekstraktata el koĉenilo1, ekzemple per precipitado de fluaĵa preparaĵo el ili.
pigmento de karmino
CC BY-SA 3.0  [1]
2.
Samaspekta koloro: en la grundo aperas senfina gamo de kolornuancoj: de helega flavsafrano ĝis vinfeĉkolora purpurviolo, kaj de karmino ĝis vermiljono [2].
1. Stephhzz, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Carmine.JPG
2. Monato, Robert Roze: Francio: Flagrantaj koloroj
angle:
carmine
beloruse:
кармін
bretone:
ruz-tane
bulgare:
кармин
ĉeĥe:
karmín
france:
carmin (subst., colorant)
germane:
Karminrot
hispane:
carmín
hungare:
kármin, bíborvörös festék
japane:
カルミン, 洋紅 [ようこう]
katalune:
carmí
nederlande:
karmijn
pole:
karmin
rumane:
carmin
ruse:
кармин
slovake:
karmín
ukraine:
кармін (фарба)

karmina

Karminkolora: karmina ruĝo kovris la vizaĝon de Klaro [3]; karmina koloro de la lipoj Marta ; ruĝa […] karmezina, skarlata, punca, karmina, vermiljona, eble ankaŭ al fuksina, rufa, kaj eĉ al oranĝa [4]; ili sidis en karminvelura kupeo [5].
france:
carmin (adj.)
germane:
karminrot

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.