katarakt/o PIV1

katarakto

(malofte) (evitinde)
GEOG Akvofalo, precipe iu el la iamaj 6 kaskadoj de Nilo: mi estas libera fiŝisto ..., mi povas veturi sur la tuta Nilo, de la unua katarakto ĝis la maro [1].
HOM:katarakto
Rim. 1: La greka etimo indikas simple ian ajn akvofalon, kaj estas nenia motivo preferi ĝin ol la pli klarajn vortojn estperantajn (akvofalo, kaskado). Fakte, la Nilaj kaskadoj plejparte malaperis post la konstruo de la Asuana digo; la kontraŭfluan navigadon en iama kaskado Nila oni povas vidi en la bildo ĉe http://www.utdallas.edu/dept/geoscience/remsens/Nile/OldCataract.html [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Samforma fundamenta vorto katarakto (la nomo de okulmalsano) nun estas perceptata kiel homonimo (tiel en PIV2). Tiel jes estas en la moderna pensmaniero, kvankam historie la sencojn interrilatis la erara opinio de la antikvuloj, ke la okulmalsanon kaŭzas tralikiĝo (do, „akvofalo“) de pigmento en la kristalinon.
angle:
cataract
ĉeĥe:
katarakt, peřeje, stupňovitý vodopád
france:
cataracte, chute d'eau
germane:
(großer) Wasserfall, Stromschnelle
japane:
大きい滝 [おおきいたき], 瀑布 [ばくふ]
nederlande:
waterval (ontr.), cataract (waterval)(ontr.)
pole:
katarakta (próg rzeczny)
rumane:
cascadă
slovake:
beľmo, katarakta, šedý očný zákal
ukraine:
катаракта, помутніння кришталика

administraj notoj