Kiev/o FK , Kijiv/o
Kievo, Kijivo
La ĉefurbo
de Ukrainujo situanta
sur ambaŭ bordoj de Dnepro (30˚31'E, 50˚26'N):
malgrandrusa vilaĝano, veninta el Kievo
FK
;
en 1918 ekfunkciis la unua publika aerpoŝta rilato de la mondo inter Vieno kaj
Kievo kaj Budapeŝto
[1];
dekmiloj da homoj venis al la centra placo en Kievo – Majdan – por deklari
sian malkonsenton
[2];
miloj da ukrainoj, favoraj al la EU-proksimiĝo, okupis la stratojn de la ĉefurbo Kijivo la
24-an de novembro
[3].
1.
Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj
malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
2. Euheno Kovtonjuk: Falis la lasta guto, Monato, 2014/04, p. 6
3. Andreo Jankovskij: UKRAINIO – Ĉu venos nova revolucio?, „Kontakto“, n-ro 259 (2014:01), p. 9
2. Euheno Kovtonjuk: Falis la lasta guto, Monato, 2014/04, p. 6
3. Andreo Jankovskij: UKRAINIO – Ĉu venos nova revolucio?, „Kontakto“, n-ro 259 (2014:01), p. 9
- angle:
- Kiev, Kyiv
- beloruse:
- Кіеў
- ĉine:
- 基輔 [Jīfǔ], 基輔 [jīfǔ]
- finne:
- Kiova
- france:
- Kiev
- germane:
- Kiew
- hungare:
- Kijev
- japane:
- キエフ
- nederlande:
- Kyiv, Kyjiv, Kiev
- pole:
- Kijów
- portugale:
- Kiev
- ruse:
- Киев
- turke:
- Kiev
- ukraine:
- Київ
kievano, kijivano
- angle:
- Kievan, Kyivan
- beloruse:
- кіяўлянін
- finne:
- kiovalainen (subst.)
- france:
- Kiévien, Kyïvien
- germane:
- Kiewer
- hungare:
- kijevi (lakos)
- pole:
- kijowianin (m.), kijowianka (f.)
- ruse:
- киевлянин
Kieva Regno
La antikva regno de la orientaj slavoj, regata de la
rurikidoj, teritorie la plej
granda ŝtato de la Mezepoka Eŭropo, kies ĉefurbo (ekde la
jaro 862a) estis Kievo:
Ĥazario ĉe la malsupra Volgo kaj la Kieva Regno estiĝis
ĉe interkruciĝo de tiuj du direktoj (latituda-stepa
kaj meridiana-riverega)
[6].
Rim.:
Oni ne konfuzu la Kievan Regnon kun la Granda Princujo Kieva,
kiu estis ties centra, sed relative malgranda parto.
6.
Sergio Pokrovskij: La granda stepo, La Ondo de Esperanto, 2003:2
- angle:
- Kievan Rus'
- beloruse:
- Кіеўская Русь
- ĉine:
- 基輔羅斯 [JīfǔLuósī]
- finne:
- Kiovan Rus, Kiovan Venäjä
- hungare:
- Kijevi Rusz
- pole:
- Ruś Kijowska
- ruse:
- Киевская Русь
- ukraine:
- Київська Русь