4kinin/o

kinino

1.
MED=ĥinino
2.
BIO Iu el la biologie aktivaj substancoj (hormonoj) en la sango de animaloj: kininoj malstreĉas la angiajn muskolojn, transmetas la dolorsentumojn, pligrandigas tralasemon de la kapilaroj ktp.
Rim. 1: Nur la senco kinino1 estas oficiala ‐ probable, la Akademio ne rimarkis la hormonan kinino2n. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: «Ambaŭ kininoj eniras en multajn kunmetitajn terminojn. Estus embarase se la Internacia lingvo ne kapablus distingi la du, sed se ni decidas, ke kinino1=ĥinino, kaj kinino2=kinino, la problemo estas solvita. Tion ĉi mi rekomendas. La ĥin-parto de ĥinino aperas en jenaj derivaĵoj aŭ parencaj kombinaĵoj: ĥinono, hidroĥinono, ĥinolino, ĥinhidrono, se doni nur kelkajn ekzemplojn. La kin de kinino2 aperas en: kinazo, kininogeno[1].
1. Doug Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Ĥ, Akademiaj Studoj, 1988–1990. Balieboro: Esperanto Press. P. 80.
angle:
1. quinine 2. kinin
beloruse:
1. хінін 2. кінін
ĉeĥe:
chinin
ĉine:
1. 奎宁 [kuíníng], 金雞納 [jīnjīnà]
finne:
1. kiniini
france:
1. quinine 2. kinine, cytokinine
germane:
1. Chinin 2. Kinin
hispane:
quinina
hungare:
1. kinin
japane:
キニーネ
katalune:
1. quinina
nederlande:
1. kinine
pole:
1. chinina
rumane:
1. chinină
ruse:
1. хинин 2. кинин
slovake:
chinín
ukraine:
хінін, хіна

administraj notoj

pri ~o:
         La du sencoj estas probable etimologie senrilataj. Se oni vere
         deziras enkonduki la duan, necesas krei homoniman radikon.
         [MB]
       
pri ~o:
         Mi vidas nenian utilon strute kaŝi la homonimojn
         apartigante
         ilin en disajn artikolojn.  La etimologiaj konsideroj neniom
         helpas lerni la lingvon, plej ofte ili estas simple malutilaj.
         Prezenti la homonimojn en unu sama artikolo mi opinias pli
         honesta kaj konforma al la reala strukturo de la lingvo.
         [Sergio]
     
~o: Mankas dua fontindiko.