kirgiz/o

kirgizo

Ano de la tjurka popolo, vivanta en Kirgizujo kaj najbaraj landoj: Ĉi tie kune vivas uzbekoj, kazaĥoj aŭ kirgizoj [1].
1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, La etnaj konfliktoj malfortigas Pekinon
angle:
Kyrgyz, Kyrgyzstani
beloruse:
кіргіз
ĉine:
吉尔吉斯人 [Jíěrjísīrén]
japane:
キルギス人 [キルギスじん]

kirgiza

Rilata al tjurka popolo, vivanta en Kirgizujo kaj najbaraj landoj: kelkaj […] iĝis ŝtatlingvoj de novaj postsovetiaj ŝtatoj: la azerbajĝana, la turkmena, la uzbeka, la kazaĥa, la kirgiza [2]; tjurkaj lingvoj […] estas la oguza, la kipĉaka (kun i.a. la kazaĥa, la kirgiza, la tatara, la baŝkira, la krime-tatara kaj la tjurkaj lingvoj el norda Kaŭkazio), la ujgura […] [3].
beloruse:
кіргіскі, кыргыскі
germane:
kirgisisch
ukraine:
киргизький

Kirgizujo [4] (KG)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Azio kun ĉefurbo Biŝkeko, kun oficiala nomo Respubliko de Kirgizujo, ĝis 1991 Sovetunia respubliko. Ĝi limas kun Ĉinujo, Kazaĥujo, Taĝikujo kaj Uzbekujo: per la disfalo de Sovetunio en 1991, kvin Centraziaj landoj akiris sendependecon — Kazaĥujo, Uzbekujo, Turkmenujo, Kirgizujo kaj Taĝikujo [5].
4. Oficiala Informo de AdE, numero 11
5. Vikipedio, Centra Azio
angle:
Kyrgyzstan
beloruse:
Кыргыстан, Кіргізія
bulgare:
Киргизстан
ĉine:
吉尔吉斯 [Jíěrjísī], 吉尔吉斯共和国 [jíěrjísīgònghéguó], 吉尔吉斯坦 [Jíěrjísītǎn], 吉尔吉斯斯坦 [Jíěrjísīsītǎn], 吉尔吉斯 [jíěrjísī], 吉尔吉斯斯坦 [jíěrjísīsītǎn]
france:
Kirghizistan, Kirghizstan, République kirghize
germane:
Kirgisistan
hungare:
Kirgizisztán
indonezie:
Kirgizstan
itale:
Kirghistan
katalune:
Kirguizistan, República del Kirguizistan
pole:
Kirgistan, Republika Kirgistanu
portugale:
Quirguistão

administraj notoj

~o : Mankas dua fontindiko.