klab/o V PV
klabo
- 1.
-
Bastono kiun oni tenas ĉe unu ekstremaĵo kaj pli dika ĉe la alia ekstremaĵo:
la klabo estas la simbolo de monarkia aŭtoritato en la ĉambro de deputitoj
[1].
- a)
Tia bastono, uzata kiel kontuza armilo: per klaboj kaj bastonegoj la indiĝenoj mortigis la viktimojn de la veneno kaj ĵetis ilin en la kanuon [2]; (figure) sloganisma klabo […] anstataŭu argumenton [3]; kvazaŭ iu batis mian kapon per klabo, tiel mi nun ŝanceliĝis al la antaŭferdeko [4]; la vespermanĝo estis en du grasaj ladokruĉoj, kiuj aspektis kvazaŭ atakitaj per klaboj [5].
- b)
Bastono kun ekstrema dikaĵo, per kiu oni en iuj sportoj batĵetas pilkon: basbalo kaj similaj sportoj […] utiligas klabon por ŝoti la pilkon [6].
- 2.
Klaboforma malantaŭa femuro de bruto, preparita por manĝi: la ok tablanoj estis aprezintaj la brunkrustetan ŝafklabon, milde parfumitan per ajlo enpikita jen kaj jen [7].
1.
Monato, W. H. Simcock: Monarkia mistiko, 2005
2. W. Schad: Orinoko-delto..., Monato, 2000:11, p. 20a
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 23
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 27
6. Vikipedio, teama sporto, 2012-08-23
7. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:2
2. W. Schad: Orinoko-delto..., Monato, 2000:11, p. 20a
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 23
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 27
6. Vikipedio, teama sporto, 2012-08-23
7. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:2
- angle:
- bludgeon, club, mace
- beloruse:
- булава, доўбня
- ĉeĥe:
- golfová hůl, klacek, kyj, palice
- ĉine:
- 棍棒 [gùnbàng], 木棍 [mùgùn]
- france:
- 1.a gourdin, massue, matraque 1.b batte, club (crosse), crosse (club) 2. gigot
- germane:
- Keule
- hungare:
- fügykös, bunkó, bunkósbot
- itale:
- clava, mazza (sport), bastone (sport) cosciotto 2. cosciotto
- japane:
- こん棒 [こんぼう], クラブ
- nederlande:
- knuppel, knots 2. bout
- pole:
- maczuga (broń)
- rumane:
- ciomag, toroipan, măciucă
- ruse:
- дубина, палица
- slovake:
- golfová palica, kyjak, palica
- ukraine:
- бойова палиця, кий, дубець, булава
klabi
- beloruse:
- біць булавой, біць доўбняй
- ĉine:
- 杖 [zhàng]
- france:
- bâtonner, matraquer
- germane:
- prügeln (mit der Keule)
- japane:
- こん棒で殴る [こんぼうでなぐる]