kleptokrati/o
kleptokratio

- Reĝimo, en kiu la reganta elito riĉiĝas per transmeto de posedaĵoj de la regatoj kaj de la ŝtato en sian privatan posedon; regado de ŝtelistoj: la reĝimo de Putin estas senhonta totalisma kleptokratio [1]; kleptokratio ne estas kromefiko de aŭtoritatismo aŭ faŝismo: ĝi estas esenca, precipe kiam iom da tiu riĉo estas dividita kun tiuj, kiuj pretas rompi la leĝon por subteni la Karajn Gvidantojn [2].
1.
Jesper Lykke Jacobsen: Pri malamikeco
2. La Manlibro de la Diktatoro – Kaj Kiel Trump Sekvas Ĝin, Verduloj, 2025-10-02
2. La Manlibro de la Diktatoro – Kaj Kiel Trump Sekvas Ĝin, Verduloj, 2025-10-02
- angle:
- kleptocracy
- france:
- kleptocratie
- germane:
- Kleptokratie
- indonezie:
- kleptokrasi
- ruse:
- клептократия