9klon/o PIV1

9klono

1.
BIOPIV1 Preciza genetika kopio de vivanta estaĵo: du homaj klonoj havus la saman genetikan strukturon, sed probable alian personecon; oni atingis progreson en esploro pri klonoj kaj trunkaj ĉeloj [1].
2.
KOMP Preciza imitaĵo de komputila programo aŭ aparato, realigita laŭ dokumentaro aŭ per retroprojektado, plej ofte pli malmultekosta ol la originalo: operaciuma kerno por la GNU-a klono de Unikso KompLeks ; la entrepreno Promax Technology prezentis Macintosh-klonon kun rapideco de 400 MHz [2].
SIN:sozio
1. Rimo Liu, Ĉinujo
2. Peter Coppens
angle:
1. clone 2. clone
beloruse:
1. клон 2. клон
bulgare:
1. клон 2. клон
ĉine:
1. 克隆 [kèlóng], 克隆人 [kèlóngrén]
france:
1. clone (biol.) 2. clone (info.)
germane:
1. Klon 2. Nachahmung, Clone
hispane:
1. clon 2. clon
hungare:
1. klón 2. klón
japane:
クローン, 栄養系 [えいようけい], 分枝系 [ぶんえだけい]
katalune:
clon
nederlande:
1. kloon 2. kloon
pole:
1. klon 2. klon
ruse:
1. клон 2. клон
ukraine:
клон

9kloni

BIO
Krei klonon 1: sciencistoj sukcese klonis porkon, unu el la plej malfacile kloneblaj bestoj [3]; ekde la sukcesaj eksperimentoj de klonado avertas moralistoj: genoj ne tiom interesas sciencistojn kiom komercistojn [4]; oni elprenas unu korpoĉelon el pando kaj enmetas ĝin en senkernigitan ovĉelon de alispeca besto por tiel krei sanan kaj aktivan klonitan pandidon [5].
3. Rimo Liu, Ĉinujo
4. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10
5. Peng Jianjun: Kloni grandan pandon, Monato, 2001/04
angle:
clone
beloruse:
кланаваць
bulgare:
клонирам
ĉine:
复制 [fùzhì]
france:
cloner
germane:
klonen
hispane:
clonar
hungare:
klónoz
japane:
クローンを作る [くろーんをつくる]
katalune:
clonar
nederlande:
klonen
pole:
klonować
ruse:
клонировать
ukraine:
клонувати

administraj notoj

pri klon/o :
  En PIV2 la radiko havas verban karakteron.
  [MB]
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.