*kloŝ/o PV

*kloŝo

Objekto kun duongloba supro kaj pli larĝa malsupro, ordinare kava: la jasmenaj floroj malfermis siajn grandajn blankajn kloŝojn [1]; la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro [2]; nuboj kuprokoloraj […] ŝajnis pezi sur la teron kvazaŭ plumba kloŝo [3]; sonoril-kloŝo de publika telefono [4].
a)
Ujo sonorilforma, ĝenerale vitra, por kovri kaj ŝirmi delikatan objekton: vegetaĵon, manĝaĵon, horloĝon...: ŝi bone atentis, ke buteroj kaj fromaĝoj troviĝu sub siaj respektivaj kloŝoj [5]; sur bronzaj postamentoj […] staris […] kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj Marta ; jen sub vitraj kloŝoj staris delikataj hiacintoj kaj grandaj arbosimilaj peonioj [6]; sur la verando staras petrollampo sub verda kloŝo Metrop .
b)
Tiaforma ĉapelo aŭ robo: bubo en blanka kloŝo kuradis antaŭ soifeganta publiko, penante kontentigi ĉiujn Metrop ; monakino en neĝoblanka kloŝo Metrop .
c)
MuzTerm MUZ Pli larĝa, sonoron ellasanta ekstremo de pluraj blovinstrumentoj.
VD:gaŭsa kurbo, sonorilo
angle:
1.a cloche, bell jar
ĉine:
[zhōng]
france:
cloche (couvercle), clochette (fleur), pavillon (d'instrument de musique)
germane:
Glocke 1.a Glasglocke, Schutzglocke, Käseglocke 1.b Cloche
japane:
鐘形ガラス器 [かねかたがらすうつわ], 釣鐘形のもの [つりがねかたのもの]
nederlande:
stolp
pole:
klosz
rumane:
abajur
ruse:
колпак, покрышка, колокол
ukraine:
ковпак, покришка

administraj notoj