1kolegi/o JED
kolegio
- 1.
-
Komunumo de samoficaj personoj:
la kolegio de la pontifikoj, de la aŭguroj, de la kardinaloj;
tiam oni fondis la Reĝan Kolegion de Kirurgoj
[1];
la dioj donacis al vi saĝon, indan de la membro de la plej alta
kolegio
[2];
Philip Berg kaj la aliaj advokatoj re-prezentis siajn kazojn al
la Supera Kortumo de Usono antaŭ ĉiu el la sekvaj gravaj stadioj:
antaŭ la voĉdonado de la 4a de novembro 2008, antaŭ ol la ŝtatoj
konfirmis
la voĉdonan kolegion, kaj antaŭ la kunveno por akcepti la
voĉdonan kolegiaron
[3];
la 25-kapa komisiona kolegio povis ekpreni sian laboron la 22an
de novembro
[4].
komisiono,
kolegaro,
korporacio - 2.
Instituto aŭ fakultato:
en la jaro 1887 oni malfermis […] lernejon de
agronomio, de belaj artoj,
de aferoj ekleziaj, muzikan kolegion, instituton de inĝenieroj
de montolaboroj
FK
;
D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfeliĉaj
cirkonstancoj forlasi
en la aĝo de 20 jaroj la kolegion kaj fariĝi Metodista
predikisto
FK
;
libroj […] elĵetitaj kiel superfluaj el
universitataj
bibliotekoj britaj kaj ankoraŭ enhavantaj la stampojn de
prestiĝaj
institucioj, ekzemple kolegioj de la Universitato de Oksfordo
[5];
post ilia malapero ĉe la pordo de la medicina kolegio en
Pekino, oni neniam plu vidis la kestojn
[6].
akademio1,
asocio- 3.
Mezlernejo,
malpli grava ol gimnazio.
la ebleco sendi sian idon en „bonan” kolegion aŭ liceon, kiel Henri-IV aŭ
Louis-le-Grand en Parizo, povas esti decida kriterio
[7];
ni devos [...] akcepti la ideon, ke lernado ĉe la kolegio Sankta-Cecilio eble
estos pli profitodona
[8];
tiu Kolegio estas fondita por Junulinoj en la jaro 1881-a de la franca registaro kaj
de la urbo Saumur
[9].
1.
David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28-34
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
3. Alexander Gofen: Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo, Monato, 2009/06, p. 10
4. Marko Naoki Lins: Eŭropa Komisiono konfirmita, Monato, 2005/02, p. 13
5. Paul Gubbins: Angla festivalo en Kimrio, Monato, 2006/10, p. 14
6. Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, Monato, 2012/08, p. 10
7. Laurent Bonelli, trad. Vilhelmo Lutermano: Belaj modluroj kaj bona liceo, Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, oktobro 2010
8. François Bégaudeau, trad. Michel Corne: Korajn salutojn, Le Monde diplomatique en Esperanto, aprilo 2025
9. Knabina Kolegio en Saumur, Franclando, broŝuro el 1907
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
3. Alexander Gofen: Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo, Monato, 2009/06, p. 10
4. Marko Naoki Lins: Eŭropa Komisiono konfirmita, Monato, 2005/02, p. 13
5. Paul Gubbins: Angla festivalo en Kimrio, Monato, 2006/10, p. 14
6. Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, Monato, 2012/08, p. 10
7. Laurent Bonelli, trad. Vilhelmo Lutermano: Belaj modluroj kaj bona liceo, Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, oktobro 2010
8. François Bégaudeau, trad. Michel Corne: Korajn salutojn, Le Monde diplomatique en Esperanto, aprilo 2025
9. Knabina Kolegio en Saumur, Franclando, broŝuro el 1907
- angle:
- 2. 1college 3. trade school
- beloruse:
- 1. калегія 2. калегія, калегіюм 3. коледж, калеж
- ĉeĥe:
- kolegium, kolej, kolej (školní), lyceum, sbor, škola
- france:
- 2. 1collège (assemblée) 3. collège (ens. secondaire)
- germane:
- 1. Kammer (Körperschaft) 2. 1Kollegium 3. Mittelschule
- hispane:
- 1. colegio (grupo de personas con un mismo oficio) 2. colegio (asociación) 3. escuela taller, formación profesional
- hungare:
- 2. kollégium, testület 3. középiskola
- japane:
- カレッジ, 単科大学 [たんかだいがく], 高等専門学校 [こうとうせんもんがっこう], コレージュ, 中等学校 [ちゅうとうがっこう], 集団 [しゅうだん], 会 [かい]
- nederlande:
- college
- pole:
- kolegium, 1kolegjum
- rumane:
- colegiu
- ruse:
- 2. 1коллегия 3. колледж, коллеж
- slovake:
- kolégium, lýceum, zbor, škola
- ukraine:
- колеґія, коледж, колеж (у Франції)
administraj notoj
pri
~o 3.:
Ĉu tiu senco estas vere uzata? Mi ne trovis ekzemplojn.
En JED aperas tradukoj "Kollegium, Collège".
Ĉu la precizigo "malpli grava ol gimnazio" estas
valida ĝenerale? En anglalingvaj landoj
College estas sufiĉe altnivela lernejo.
En germanio post la baza lernejo
estas Hauptschule, Realschule, Gymnasium
- kiun el tiuj oni povus nomi "kolegio"?
[WD]
pri
~o 3.:
Jen uzekzemploj. En la franca lerneja sistemo, kolegio
estas mezlernejo por aĝoj 11-15, kaj liceo por aĝoj 15-18.
Laŭ ReVo, gimnazio estas sinonimo de liceo, do ĉi tiu
difino tute kongruas kun la franca sistemo. Tre verŝajne
indus plilarĝigi la signifon por akomodi diverslandajn
lernejajn sistemojn, same kiel ĉe liceo kaj gimnazio.
[SP]