4kolizi/i JED

kolizii

(ntr)
1.
Forte kunpuŝiĝi: la ekspresa vagonaro koliziis kun vara trajno; kamiono koliziis kontraŭ aro da rubujoj [1]; aviadilo koliziis kun monto [2]; kolizias ŝipo kun la ŝipego […] kaj mortas 844 homoj [3]; elirante tiun matenon, ŝi preskaŭ koliziis kun Marta [4]; lia dorso koliziis kun la korpo de la malgranda Klem kaj tuj forigis lian ekvilibron [5]. SIN:karamboliVD:interpuŝiĝo
2.
Komenci interbatali: en 1753 la brita ekspedicia trupo tie, sub la komando de George Washington, koliziis kun franca trupo [6].
3.
(figure) (pp cirkonstancoj aŭ sentoj) Neakordiĝi, kontraŭi, konflikti: tia entrepreno kolizius kun la leĝo; individueca sinteno koliziis kun la demokrata spirito [7]; koliziis la kontraŭaj tendencoj, kiam ok landaj asocioj prezentis projekton de rezolucio al la Kongreso [8]; solvoj tiaj, tamen, kolizias kun manko de politika volo inter la reprezentantoj de nuna kapitalismo [9]; [se] iuj paketoj koliziis kun la paketoj de tute alia komunikado, la ricevilo povas baze de la kunsenditaj paketnumeroj reordigi la tuton [10].
angle:
1. collide with, crash into, run into 2. engage, clash
beloruse:
1. сутыкнуцца, сапхнуцца, урэзацца 2. сутыкнуцца, увайсьці ў канфлікт 3. увайсьці ў канфлікт, канфліктаваць, супярэчыць, увайсьці ў супярэчнасьць
ĉeĥe:
kolidovat, srazit se
ĉine:
[zhuàng], 相撞 [xiāngzhuàng], 碰撞 [pèngzhuàng], 冲撞 [chōngzhuàng], 撞車 [zhuàngchē]
france:
entrer en collision, se caramboler, emboutir (entrer en collision), heurter, se heurter (à), percuter (heurter), rentrer dans (entrer en collision avec), tamponner (heurter), télescoper (heurter)
germane:
1. zusammenstoßen, kollidieren 2. angreifen, treffen (auf, Milit.), aufeinander treffen (Truppen) 3. in Konflikt geraten, verstoßen (gegen), kollidieren
hispane:
colisionar
japane:
衝突する [しょうとつする], ぶつかる
nederlande:
botsen
pole:
1. zderzać się
portugale:
1. colidir, ir de encontro a, chocar-se, abalroar
ruse:
1. столкнуться, врезаться 2. столкнуться, вступить в конфликт 3. конфликтовать, вступить в конфликт
slovake:
kolidovať, nezhodovať sa, zraziť sa
tibete:
རྡབ་
ukraine:
зштовхнутися, зіткнутися, вступити в конфлікт, врізатися (про автомобіль і т.п.)

kolizio

Ago kolizii: apenaŭ ŝi eliris el la aŭtovojego, jam okazis tiu kolizio, kaj policisto tuj venis [11]; se trafiksistemoj kolapsos, kolizioj de aŭtoj, tramoj kaj fervojoj estas programitaj [12]; komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco [13]; oni ŝajnis rimarki serioziĝantan interkulturan kolizion [14]; la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia [15].
11. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
12. Monato, Stefan MAUL: Militado sen bataliloj
13. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Eĉ se ĉiuj devenis el diversaj landoj...
15. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko kaj Semantiko
angle:
collision
beloruse:
сутыкненьне, калізія, канфлікт, супярэчнасьць
ĉeĥe:
kolize, rozpor, srážka, střet
ĉine:
碰撞 [pèngzhuàng], 相撞 [xiāngzhuàng], 冲突 [chōngtū]
france:
collision, antagonisme (heurt), carambolage (heurt), choc (heurt), conflit (heurt), heurt, opposition (heurt), tamponnement (heurt), télescopage
germane:
Zusammenstoß, Kollision
hispane:
colisión
japane:
衝突 [しょうとつ]
nederlande:
botsing
pole:
kolizja
rumane:
coliziune
ruse:
столкновение, коллизия, конфликт
slovake:
kolízia, zrážka
ukraine:
колізія, зіткнення, конфлікт

administraj notoj