*kompost/i PV

*komposti

(tr)
TIP Reprodukti tekston, kunmetante la tipografiajn literojn necesajn por ĝin presi: la komposto de la folio estas tute finita – […] la presado komencis KPr ; li vidis presi en unu loko, korekti en alia, komposti en tiu ĉi, reformi en tiu, kaj unuvorte la tutan aparaton, kiu en la grandaj presejoj montriĝas DKM ; pacience ŝi ĉirkaŭtranĉis […] ĉiujn presajn literojn, kiujn ŝi bezonis por komposti sian leteron, kaj ilin gluis sur la paperfolio laŭ maniero tia, ke ili faru vortojn ChL ; la teksto estas […] tre zorge korektita, tiel ke oni malofte trovas komposterarojn [1]; eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn PMEG . VD:aranĝi, komponi
Rim.: Ne konfuzu kun kompoŝto (teraĵo).
1. Donald Broadribb: Ne nur pri vortuzado, Monato, 2000/12, p. 25
angle:
typeset
beloruse:
набіраць (тэкст для друку)
ĉeĥe:
sázet (tisk)
ĉine:
排版 [páibǎn], 活版印刷 [huóbǎnyìnshuā]
france:
composer (typo.) ~eraro: coquille faute typographique, faute typographique.
germane:
setzen ~eraro: Setzfehler, Satzfehler.
hispane:
componer (tipografía) ~eraro: errata error tipográfico, error tipográfico.
japane:
組む [くむ], 植字する [しょくじする]
nederlande:
zetten ~eraro: zetfout.
pole:
składać (czcionki)
portugale:
compor
rumane:
prezentate (fonturi)
ruse:
набирать (текст типографским способом)
slovake:
sádzať
ukraine:
набирати

kompostaĵo

TIP Kompostita teksto, ĉu en plumba formo (tipografio), ĉu en papera aŭ elektronika (ofseto), preta por presado: dum enpaĝigo de gazeto per la kolumnoj de plumba kompostaĵo redaktoro devis jen kaj jen laŭ indiko de kompostistoj ŝanĝi tekstojn [2]; la pretaj kompostaĵoj vojaĝis letere inter Ameriko kaj Eŭropo [3]; oni sendas prespretan elektronikan kompostaĵon de sia verko [4]; en la nova versio estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj [5].
2. Monato, Stefan Maul: Kompatindaj redaktoroj, 2009
3. Paŭl Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004/05, p. 8
4. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj, 2007
5. Monato, Nikolao Gudskov: Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?, 2012
france:
composition
germane:
Satz, Schriftsatz
hispane:
composición tipográfica, colección tipográfica
japane:
組版 [くみはん]
nederlande:
zetsel
pole:
skład tekstu
rumane:
culegătorie tipografică
ukraine:
набір

kompostejo

TIP Loko, kie oni kompostas: ses ĉambrojn okupis la Societo, el kiuj unu ‐ la kompostejo ‐ sur la strata fronto [6] ; ni […] klopodas plirapidigi komunikadon almenaŭ inter redaktejo kaj kompostejo/presejo [7]; Flandra Esperanto-Ligo disponis ekde tiam pri propra kompostejo kaj presejo [8].
6. P. de Lengyel: El miaj rememoroj, Literatura Mondo, Decembro 1922, n-ro 3
7. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 1990/03, p. 3
8. 2018 / 50, n-ro 293
ĉeĥe:
sazárna
france:
atelier de composition
germane:
Setzerei
hispane:
taller de composición
nederlande:
zetterij
pole:
zecernia
rumane:
cameră de compunere
slovake:
sadziareň

kompostilo

TIP Aparato, per kiu oni kompostas: la CO de UEA troviĝas, do, en propra domo […] kun moderna oficeja ilaro, inkluzive propran kompostilon kaj la necesan fotoaparataron, kio ebligas produkti la revuon EeP ; Atari-komputiloj estis speciale interesaj por grafikaj laboroj, kaj iom post iom ili anstataŭis la kompostilojn [9].
9. Paŭl Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004/05, p. 8
ĉeĥe:
sázítko
france:
machine à composer
germane:
Setzmaschine, Zeilensetzmaschine
hispane:
componedor, máquina para componer
japane:
植字架 [しょくじかか], ステッキ
nederlande:
zetmachine
pole:
składarka
rumane:
mașini de cules, pliere
slovake:
náradie na ručnú sadzbu
ukraine:
верстатка, компостер

kompostisto

TIP Tiu, kiu profesie kompostas tekstojn: la preskoboldo kaj lia fidela disĉiplo, la kompostisto KKr ; pli ol du paĝojn oferi al tia versarto signifus de l' kompostisto misuzi la tempon [10]; li fariĝis kompostisto en la eta revolucia semajngazeto, kiun ili eldonis [11].
10. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn
11. J. London, trad. D. Kaiser, F Vohla, H.G. Kaiser: La meksikano, 2010
ĉeĥe:
sazeč
ĉine:
排字工 [páizìgōng]
france:
graphiste, ouvrier typographe
germane:
Schriftsetzer, Setzer
hispane:
grafista, tipógrafo
japane:
植字工 [しょくじこう]
pole:
zecer, składacz
rumane:
tipograf, zețăria
slovake:
sadzač
ukraine:
складач

miskompostaĵo

Preseraro okazinta dum la kompostado: en la nova versio estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj [12]; ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj [13]; la libro estas altkvalite eldonita, la teksto ne havas miskompostaĵojn [14]. VD:preskoboldo, kompostkoboldo
12. Monato, Nikolao Gudskov: Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?, 2012
13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
14. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
angle:
typesetting error
germane:
Setzfehler
hungare:
szedéshiba
nederlande:
zetfout
pole:
niewłaściwa kompozycja
rumane:
compoziție greșită
ruse:
опечатка

administraj notoj