konvekt/i PIV1

konvekti

FIZ
(tr)
(pri fluo) Transporti kun si fizikan grandon (varmo, impulso, elektra ŝargo k.a.): varma gaso konvektas […] la energion ĝis la suna supraĵo [1].
germane:
konvektieren, durch Strömung transportieren

konvekto, konvektado

Transporto de fizika grando kun fluo: varmtranstransporto per kondukado, […] konvekto, radiado [2].
angle:
convection
france:
convection
germane:
Konvektion (Physik), Strömungstransport varmtranstransporto per kondukado: Wärmeleitung.

administraj notoj