konvikt/i PIV1

konvikti

(tr)
JUR Pruvi kulpa per demonstroj, atestoj...: li konviktis Wang pri ŝtelado de publika mono [1]; diru al inspektoro Patersono ke la dokumentoj, kiujn li bezonos por konvikti la bandon, estas en faketo „M“ [2]; lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj ĉiujn abomenajn adultaĵojn pri kiuj la malfeliĉulo Arkadio Apolonoviĉ estis konviktita, elŝovis timigitan vizaĝon tra la pordo [3]. VD:akuzi, atesti1, kondamni, kulpigi
1. T. B. Talovich, trad. Miaohui: Amo al la Vivoj, [2008?]
2. A. Conan Doyle, trad D. Booton: La Fina Problemo, [vidita en 2011]
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27
angle:
convict
ĉeĥe:
usvědčovat z
ĉine:
判罪 [pànzuì]
france:
convaincre (jur.)
germane:
eines Verbrechens überführen
hispane:
condenar (en un juicio), hacer convicto (a alguien)
pole:
przekonać, udowodnić (prawo)
rumane:
convinge
slovake:
usvedčovať (z)

konviktaĵo

JUR Aĵo konsistiganta pruvon de kulpeco, uzebla por konvikti: li uzis sulfurajn alumetojn, sed ne la svedajn, la alumeto eble estos konviktaĵo [4]. VD:indikaĵo
4. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Sveda alumeto, 2004-2010
ĉine:
物證 [wùzhèng]
france:
pièce à conviction
germane:
Beweisstück
pole:
dowód winy
rumane:
dovada vinovăției

administraj notoj