konzol/o PV

konzolo

1.
ARKITEK Ŝtona, metala aŭ ligna peco, kies unu flanko estas fiksita al muro kaj la alia libere elstaras eksteren, destinita por subporti balkonon, kornicon, statuon ktp.: kunigo de porta konzolo al kovrilo postulas pli da punktoveldoj [1].
2.
ARKI Ornama meblo, metita ĉe muro, kaj destinita por subporti vazojn, kalikojn, statuetojn ktp; tablo apogita per du aŭ pli da konzoloj1, kiuj anstataŭas krurojn: la meblaro de tiu vasta muzika salono precipe konsistas el horizontala piano [...], el skribtablo kaj konzolo [2]. VD:breto, postamento
3.
KOMP Terminalo aŭ imitanta ĝin fenestro, kiu disponigas la specialajn rajtojn plenumi operaciumajn komandojn rezervitajn al la ĉefuzanto: ĝi povas funkcii en konzolo aŭ kun grafika uzantinterfaco [3].
Rim.: La termino konservas rememoron pri epoko kiam konzolo estis speco de pupitro per kiu operatoro manipulis komputilegon.
angle:
a console
beloruse:
1. кансоль, кранштэйн 2. кансоль 3. кансоль, пульт кіраваньня
ĉine:
控制台 [kòngzhìtái], 操作台 [cāozuòtái]
france:
1. console (support) 3. console (terminal)
germane:
1. Träger, Stütze, Kragbalken, Kragstein 2. Wandbrett, Wandtisch, Konsole 3. Konsole
hungare:
1. konzol, gyámkő 2. konzol (fali tartó/asztalka) 3. konzol
japane:
持ち送り [もちおくり], コンソール・テーブル [コンソール・てーぶる], コンソール, 制御卓 [せいぎょたく], 操作卓 [そうさたく]
pole:
konsola, kroksztynek, wspornik
portugale:
1. consolo (ó), mísula, consola 3. console
rumane:
consolă
ruse:
1. консоль, кронштейн 2. консоль 3. консоль, пульт управления
tibete:
སེམས་གསོ་གཏོང་

ludkonzolo

KOMPSPO Malgranda aparato kun ekrano kaj diversaj enigiloj, kiu rulas videludojn: eblas sendi el komputilo videaĵon en televidilon aŭ sur ekranon de ludkonzolo [4].
4. T. Ulej: Aperis Vindozo 7..., E@I, 2009-10-23
beloruse:
гульнявая кансоль
ĉeĥe:
konzola na hraní počítačových her
ĉine:
游戏主机 [yóuxìzhǔjī], 游戏机 [yóuxìjī], 掌机 [zhǎngjī]
france:
console de jeu
pole:
konsola do gier
rumane:
consolă de jocuri
slovake:
konzola na hranie počítačových hier

administraj notoj

pri ~o 2.:
Laŭ la bildo ĉe "Kastelo de Amboise" eble tamen temas pri
    pupitro(?) [WD]