kordiler/o PIV1
kordilero, kordileroj

- Ĉenmontaro, aparte la montarĉeno etendiĝanta laŭlonge de la okcidenta bordo de la amerika kontinento, inkluzivanta Andojn kaj la Rokan Montaron: Kanada Kordilero […] konsistigas parton de la Amerika Kordilero, pli-malpli daŭra ĉeno de montaroj kiu etendiĝas de Alasko ĝis la plej suda ekstremaĵo de Sudameriko [1]; Merido situas en la sudokcidenta parto de [Venezuelo], je la fino de la Anda Kordilero inter la plej altaj montoj de la lando [2]; la okcidenta kordilero, kun siaj faldoj kaj kavoj, similis al manteloj de malhelblua veluro [3]; ni venas Nov-Jorkon, aĉetas aŭton kaj veturadas komence laŭ prerioj, transpasas montojn, trinkigas nian fidelan aŭton per malvarmega kordilera akvo kaj fine la granda pacifika suno ĵetos blindigantajn radiojn sur niajn brunigitajn vizaĝojn [4].
1.
Vikipedio, Kanada Rokmontaro
2. Partoprenu la 1an VKE, Venezuela Stelo, 42a jaro. n-ro 96ª, 2a semestro 2015, p. 20
3. Jorge Isaacs: Maria , Ĉapitro IX
4. Ilja Ilf, Evgenij Petrov, trad. Vladimir Okc: Unuetaĝa Usono, La kvina ĉapitro: Ni serĉas anĝelon sen flugiloj
2. Partoprenu la 1an VKE, Venezuela Stelo, 42a jaro. n-ro 96ª, 2a semestro 2015, p. 20
3. Jorge Isaacs: Maria , Ĉapitro IX
4. Ilja Ilf, Evgenij Petrov, trad. Vladimir Okc: Unuetaĝa Usono, La kvina ĉapitro: Ni serĉas anĝelon sen flugiloj
- angle:
- Cordillera
- france:
- Cordillère
- germane:
- Kordilleren
- indonezie:
- Cordilerra
- ukraine:
- Кордильєра