*krak/i UV

*kraki

(ntr)
Brui seke pro ŝirado, krevado aŭ rompado: la hela fajro gaje krakadis [1]; krakis pafo post pafo [2]; vi rekompence donis krakantan vangofrapon [3]! kafmuelilo […] komencis krakadi [4]; la malgranda Niko krakadis tiam per sia vipo [5]; pezaj radoj krakis obtuze Marta ; ventego krakiganta la arbojn [6]; ekkrakis frapo de tondro, tiel profunda, tiel terura, kian neniu iam aŭdis [7]; [ili] krakmanĝetadis la maldikajn macojn [8]; [li] parolis plue kun krakanta (ridkrakanta) tono de gajigisto [9]; li mensogas tiel, ke la muroj krakas PrV .
angle:
bang, clap, crack, detonation, report
beloruse:
трашчаць, лускаць, храбустаць
ĉeĥe:
bortit se, bouchat, praskat, prásknout, pukat
ĉine:
[hōng], 咣当 [guāngdāng], 嘡 [tāng], 嘣 [bēng]
france:
craquer li mensogas tiel, ke la muroj ~as: mentir comme un arracheur de dents.
germane:
krachen, knacken, knattern, knallen
hispane:
crujir
hungare:
recseg, ropog, kopog, zörög li mensogas tiel, ke la muroj ~as: úgy hazudik, hogy majd leszakad a plafon.
japane:
乾いた音を立てる [かわいたおとをたてる]
pole:
chrobotać, skrzypieć, trzeszczeć, zgrzytać
portugale:
crepitar, estalar
rumane:
pârâi, scârțâie
ruse:
трещать, хрустеть
slovake:
plieskať, práskať
ukraine:
тріскати, тріщати, хрустіти

krak

(sonimito)
Sono de krevo, de rompo: krak! ekĝemis la ovoŝelo [10]; krak', krak'! ekbruis ĉiuj mebloj [11]; krak!“ la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis [12].
ĉine:
[huā]
france:
crac !
germane:
knack!
hispane:
¡crac!
hungare:
reccs!
pole:
trrrach !
ruse:
хрусть!, крак!

krako

Bruo de io krevanta, rompiĝanta: vitra pordo […] fermiĝis kun laŭta krako Marta ; tondra krako [13]; estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego [14].
Rim.: Ĉe unuopa bruo oni preferas uzi „krako“, dum ĉe ripetoj pli konvenas „krakado“: krakado de la teleroj kaj pladoj [15].
HOM:krako (drogo)
beloruse:
хруст, храбусьценьне
ĉeĥe:
lusknutí, praskot, třesknutí
france:
craquement, tintement
germane:
Krachen, Krachen
hispane:
crujido, chasquido, tañido
hungare:
recsegés, ropogás, kopogás, zörgés
japane:
ぱちっ, ぱん, ぱりっ, ぴしり, ぽきっ, めりっ, かさっ
pole:
chrzęst, łomot, szczęk, trzask
rumane:
ronțăit
ruse:
хруст, треск
slovake:
lúsknutie, praskot, tresknutie
ukraine:
тріск, хрускіт

kraketi

(ntr)
Eligi mallaŭtan ripetitan krakon: estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj [16]; la sekaj folioj kun kraketo dispeciĝis sub la piedoj [17]; la hajlo kraketas sur la tegmento; ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj Marta VD:krepiti, susuri
angle:
crackle, pop, snap
beloruse:
храбусьцець, хрупасьцець, патрэскваць
ĉeĥe:
chrastit, cvakat, dostávat trhlinu, lupat (oheň), pukat
france:
crépiter, croustiller, grésiller
germane:
knirschen, knistern
hispane:
rechinar, chirriar, crujir
hungare:
pattog, csattog, serceg
japane:
小さい音を立てる [ちいさいおとをたてる], はぜる
pole:
chrupać, skwierczeć
rumane:
sfârâi
ruse:
потрескивать, похрустывать
slovake:
cvakať, pukať
ukraine:
тріскотіти, тріскотати, потріскувати

diskraki

(ntr)
Rompiĝi kun krako; eksplodi: (figure) vualo pruvema subite diskrakis kaj koro elsaltis nude [18]; (figure) kiam la Habsburga imperio diskrakis (dispeciĝis), la ĉeĥa popolo iĝis sendependa regno. VD:detruiĝi, disfali, disrompiĝi, frakasiĝi, krevi1
beloruse:
трэскацца, лузацца, лопацца
ĉine:
撐破 [chēngpò]
france:
éclater
germane:
zerbersten, bersten
hispane:
reventar, romper
pole:
pęknąć, przerwać
rumane:
pauză, stop

enkraki

(tr)
JUR Eniri kaj instaliĝi en malplena loĝejo, kiun oni ne proprumas: inter politikaj partioj grandaj kaj etaj, sindikatoj, […] enkrakistoj, edukaj organizaĵoj ktp. oni kalkulis pli ol 200 kolektivojn kaj asociojn [19]; ĵus estis akuzita la estro de „Junsocialista Partio“ pro enkrakado de domo [20].
Rim.: Tiu vorto ŝajnas al mi pli idiomaĵo ol jura fakvorto [Wolfram Diestel]
19. -: Sed, kiel finiĝis la defilado?, Manifesto de la platformo..., [2000?]
20. ruĝulo: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda, 2009
france:
squatter
germane:
ein Haus besetzen, einnisten
hispane:
ocupar
pole:
zająć
rumane:
ocupa

administraj notoj