krasulac/oj

krasulacoj

BOT Familio de staŭdoj kaj herboj unujaraj el la ordo de saksifragoparencaj floroplantoj (Crassulaceae) kun: folioj kontraŭaj, kruce alternaj aŭ bazaj, sukaj, simplaj, plataj ĝis cilindraj, sen kromfolioj; cumoj; floroj stelaj, duseksaj; 4 ĝis 5 petaloj (malofte 3), liberaj aŭ kunkreskintaj; stamenoj multaj aŭ duoble multaj kiel petaloj; ovolujoj supraj, ofte pluropaj, liberaj aŭ kunkreskintaj ĉe-baze; folikloj: krasulacoj estas planta familio kun pli ol 1400 specioj en 30 genroj, preskaŭ ĉiu havas dikajn, karnecajn foliojn [1]; sedo, gras-burĝono estas genro de plantoj en la familio krasulacoj, kiu entenas dismonde pli ol 500 specioj [2]. PRT:krasulo
beloruse:
таўсцянкавыя
ĉine:
景天科 [jǐngtiānkē]
france:
Crassulacées
germane:
Dickblattgewächse
hungare:
varjúhájfélék
japane:
ベンケイソウ科 [ベンケイソウか]
latinece:
Crassulaceae
pole:
gruboszowate (rośl)
portugale:
crassuláceas
rumane:
crassulaceae
ruse:
толстянковые
ukraine:
товстолисті

administraj notoj