kroat/o

kroato

Ano de sudslava etno, laŭ iuj fontoj invititaj en la 7-a jc de la bizanca imperiestro Heraklio el sia origina loĝloko ĉe la rivero Vistulo al la nuna Kroatujo; civitano de Kroatujo: en tiu regiono loĝas plimulte bosnaj serboj, sed dum jarcentoj ili vivis kiel najbaroj de islamanoj kaj kroatoj kaj ili alkutimiĝis al diverseco kaj kuna vivo [1]; la […] kroatoj havis grandan ŝtaton en 10a kaj 11a jarcentoj, post kiam ili ekapartenis al hungaroj kaj ĉiam poste ĝis 1918 havis kadre de hungara, poste aŭstrohungara ŝtato fortan aŭtonomion [2]; dum la somero de 1992, kvardek kvin mil kroatoj kaj sesdek mil hungaroj estis forpelitaj el Vojvodino por loĝigi serbojn, fuĝintajn el Kroatio [3].
1. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
2. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
3. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
beloruse:
харват
ĉine:
克罗地亚人 [kèluódìyàrén], 克羅地亞人 [kèluódìyàrén]
germane:
Kroate
japane:
クロアチア人 [クロアチアじん]
nederlande:
Kroaat
portugale:
croata
ruse:
хорват
ukraine:
хорват

Kroatujo RLN (HR)

GEOGPOL Ŝtato en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Zagrebo; teritorio de Respubliko Kroatujo, limanta kun Bosnujo kaj Hercegovino, Hungarujo, Montenegro, Serbujo, Slovenujo kaj Adriatiko: la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj el Kroatujo [4]; Božidar Vančik […] estis elstara poeto, tradukisto kaj lingvisto, konata en Kroatujo ankaŭ ekster la Esperanto-Movado [5]. SIN:Kroatio
angle:
Croatia
beloruse:
Харватыя
bulgare:
Хърватия
ĉine:
克罗地亚 [Kèluódìyà], 克羅地亞 [Kèluódìyà], 克罗埃西亚 [Kèluóāixīyà], 克羅埃西亞 [Kèluóāixīyà], 克罗地亚 [kèluódìyà], 克羅地亞 [kèluódìyà], 克羅埃西亞 [kèluóāixīyà]
france:
Croatie
germane:
Kroatien
hispane:
Croacia
indonezie:
Kroasia
nederlande:
Kroatië
pole:
Chorwacja, Republika Chorwacji
portugale:
Croácia
rumane:
Croația
ruse:
Хорватия

administraj notoj