krokus/o Fab3

krokuso

BOT Genro el familio iridacoj (Crocus), kies unu specio estas safrano: ŝi ekkriis kaj etendis la manon super malgrandan bluan krokuson, kiu tute velke kliniĝis sur unu flankon [1]; krokuso[j estas] malaltaj herboj kun bulbosimila tigotubero kaj elbazaj linioformaj folioj havantaj blankecan mezan strion, ili havas ĝenerale unu (ĉe kulturformaj pluraj), mallonge pedunklajn florojn, kiuj havas longan koroltubon kaj ses ovalajn volbajn petallobojn, tri stamenojn kaj unu stiluson kun plurpartiĝinta stigmo [2].

ĝardene kulturataj krokusoj
angle:
crocus
beloruse:
крокус
bulgare:
минзухар
ĉine:
番紅花 [fānhónghuā], 番红花 [fānhónghuā]
france:
crocus
germane:
Krokus
hungare:
sáfrány
japane:
クロッカス, サフラン
katalune:
crocus
latinece:
Crocus
nederlande:
krokus
pole:
szafran, krokus
portugale:
croco (ô) (bot.), crócus
rumane:
brândușă
ruse:
крокус
svede:
krokus
ukraine:
шафран

administraj notoj