*kukol/o

*kukolo

ZOO Genro el familio kukoledoj (Cuculus), rimarkinda pro sia trito-voko kaj per tio, ke la ino metas siajn ovojn en nestojn de aliaj birdoj: la kukolo krietadis kaj la alaŭdo triladis, oni sentis la belegan printempon [1]; mi povas distingi la voĉon de kukolo kaj de turdo [2]; la kukolo kriis sian nomon [3]; se oni faras nestokeston por fenikuro, povas esti, ke ankaŭ kukolo demetas sian ovon en ĝi [4].
angle:
cuckoo
beloruse:
зязюля
bretone:
koukoug
bulgare:
кукувица
ĉeĥe:
kukačka
ĉine:
[juān], 鹃 [juān], 巂 [guī], 杜鵑鳥 [dùjuānniǎo], 杜鹃鸟 [dùjuānniǎo], 布谷鳥 [bùgǔniǎo], 布谷鸟 [bùgǔniǎo]
france:
coucou
germane:
Kuckuck
hispane:
cuco (ave)
hungare:
kakukk
japane:
カッコウ
latinece:
Cuculus
nederlande:
koekoek
pole:
kukułka
portugale:
cuco
rumane:
cuc
ruse:
кукушка
ukraine:
зозуля

kukoloformaj

ZOO Ordo el la klaso birdoj (Cuculiformes): la ordo […] Kukoloformaj, krom la kukoloj, inkludas ankaŭ la familio[n] de turakoj [5].
angle:
cuculiformes
beloruse:
зязюлепадобныя (атрад)
ĉine:
鵑形目 [juānxíngmù], 鹃形目 [juānxíngmù]
france:
Cuculiformes
germane:
Kuckucksvögel
hungare:
kakukkalakúak
latinece:
Cuculiformes
nederlande:
koekoeksvogels
ruse:
кукушкообразные

kukolhorloĝo

Horloĝo, entenanta kukolofigureton, kiu sin montras por anonci la horojn per sia krio: komence, ĝi amuziĝis anoncante ritme la pason de la horoj, kvazaŭ ĝi estus kukolhorloĝo [6]; ili el ĝi faris ĉion, kion ili bezonis: meblojn, ĉapojn, ŝuojn, farilojn, kaj eĉ kukol-horloĝojn [7].
6. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
angle:
cuckoo clock
beloruse:
гадзіньнік зь зязюляй
ĉine:
布穀鳥鐘 [bùgǔniǎozhōng], 布谷鸟钟 [bùgǔniǎozhōng]
france:
horloge à coucou
germane:
Kuckucksuhr
hungare:
kakukkos óra
japane:
ハト時計 [はとどけい]
nederlande:
koekoeksklok
pole:
zegar z kukułką
rumane:
ceas cu cuc
ruse:
часы с кукушкой
ukraine:
годиннник з зозулькою

administraj notoj

~oformaj : Mankas dua fontindiko.