kurt/a

kurta

(neologismo)
Mallonga: niaj tro kurtaj someroj [1]! la kurtperspektivaj interesoj de partioj [2]; vortoj estis kurtigitaj per strekoj: „sankta“ – „s-ta“ [3]; la jupo tre kurtas, la kruroj tre belas, kaj mi fajfe spiretas [4]; ekmoviĝis strioj de fluanta akvo: kurtaj kaj longaj, rapidaj kaj lantaj, gajaj kaj tristaj depende de la akompana melodio [5]; sur la randoj de la tomboŝtono videblas orumitaj skribaĵoj el Korano kaj kurtaj instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mahometo [6].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru mallonga.
1. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?, 2012
2. Monato, Marko Naoki LINS: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Lingvoj
4. Monato, Daniel L. Mason: Matena kafo, 2011
5. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
6. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
angle:
short
beloruse:
кароткі
ĉine:
[zhì], 轾 [zhì], 俴 [jiàn], 矨 [yǐng]
germane:
kurz
ukraine:
короткий

administraj notoj