kvantum/o SPV

kvantumo

1.
FIZ Elementa unuo de fizika grando: kvantumo de energio, de movkvanta momanto, de elektro; Einstein ja ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1921 [por] la klarigo de la fotoelektra efiko, [kiu] spronis la kvantuman teorion [1]; kvantumfiziko bonege traktas la malgrandan mondon de atomoj kaj nukleoj [2].
2.
FIZ Elementa korpusklo kun nula aŭ entjera spino; bosono: en Italio […] estis konstruita la unua kvantuma laboratorio de la mondo, aperis la unuaj modeloj de fotonaj proceziloj [3]. SUB:fotonoVD:atomo, elektrono
1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon
2. Monato, Bruce Sherwood: Naturo de scienco, 2010
3. Monato, Roberto Pigro: 2013: dek donacoj al la posteuloj, 2014
angle:
quantum
beloruse:
квант
ĉeĥe:
kvantum
ĉine:
量子 [liàngzǐ], 份量 [fènliàng], 分配量 [fēnpèiliàng]
france:
quantum
germane:
Quant
hungare:
kvantum
japane:
量子 [りょうし]
katalune:
quàntum
nederlande:
kwantum
perse:
کوانتوم
pole:
1. kwant
portugale:
1. quantum 2. quantum, bóson
ruse:
квант
slovake:
kvantum
ukraine:
квант

kvantummeĥaniko

FIZ Meĥaniko, en kiu fizikaj grandoj estas reprezentataj per matricoj aŭ operatoroj.
angle:
quantum mechanics
beloruse:
квантавая мэханіка
ĉine:
量子力学 [liàngzǐlìxué], 量子力學 [liàngzǐlìxué]
france:
mécanique quantique
germane:
Quantenmechanik
hungare:
kvantummechanika
katalune:
mecànica quàntica
nederlande:
kwantummechanica
perse:
مکانیک کوانتومی
pole:
mechanika kwantowa
portugale:
mecânica quântica
ruse:
квантовая механика

administraj notoj

~meĥaniko: Mankas dua fontindiko.
~meĥaniko: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.