2kvestor/o

kvestoro

1.
HIS Administranto de la ŝtata trezoro ĉe la antikvaj Romanoj: en la jaro 75 a.K., 137 jarojn post lia morto, la romia oratoro Cicerono estis servanta kiel kvestoro en Sicilio kaj aŭskultis historiojn pri la tombo de Arkimedo, sed neniu el la lokanoj estis kapabla diri kie ĝi precize situas, finfine, li trovis la tombon apud la pordego de Agrigento en Sirakuzo, tre malzorgita kaj ĉirkaŭita de arbustoj [1].
2.
Tiu, kiu en kelkaj korporacioj, zorgas pri la spezoj.
3.
En Italujo, kvartala policestro: Giovanni Palatucci (1909-1945) — itala policano, komisaro de publika sekureco, taskita pri rilatoj kun fremdlandanoj kaj fine kiel anstataŭanta kvestoro [2].
angle:
1. quaestor 2. treasurer 3. questore
beloruse:
квэстар
ĉine:
財務秘書 [cáiwùmìshū], 财务秘书 [cáiwùmìshū]
germane:
1. Quästor 2. Schatzmeister 3. Polizeipräsident
hispane:
1. cuestor 2. tesorero 3. comisario de policía de distrito (Italia)
hungare:
1. quaestor 2. gazdasági vezető, kvesztor 3. rendőrkapitány
japane:
財務官 [ざいむかん], 出納委員 [すいとういいん], 警察署長 [けいさつしょちょう]
katalune:
1. qüestor 2. tresorer 3. questore, cap de policia (a Itàlia)
nederlande:
1. quaestor 2. penningmeester 3. hoofd van politie
pole:
1. kwestor 2. skarbnik 3. dzielnicowy (policjant)
portugale:
1. questor
ruse:
1. квестор
ukraine:
квестор, скарбник

administraj notoj