kvir/o

kviro

Iu, kiu apartenas al grupo kun seksa konduto aŭ identeco, kiu ne konformas al la konvenciaj aliseksemaj normoj, supozoj ktp: kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis [1] ; kviroj estas ĉiuj, kiuj malakceptas la aliseksemismon [2]. VD:samseksemulo, gejo, lesbo, ambaŭseksemulo, senseksemo, transgenrulo
1. Becci Cat: La vivo kontinuas; ridu kaj batalu., Áya Dan, 2017-01-11
2. Kviro, Vikipedio
angle:
 queer
france:
 queer
hispane:
 homosexual
nederlande:
 queer
pole:
 queer
rumane:
 queer

kvira

Karakterizanta kviron; rilata al kviro: laŭ pluraj diversaj teoriaj skoloj de feminismo kaj kviraj studoj [3] ; mi havas multajn kvirajn amikojn kaj ili komprenas min pli bone ol esperantistoj [4]. VD:samseksema, geja, lesba, ambaŭseksema, senseksemo, transgenra
3. Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj, Egalecen, 2017-07-03
4. TEJO: “Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa, tejo.org, 2017-10-20
angle:
 queer
france:
 queer
hispane:
 homosexual
nederlande:
 queer
pole:
 dziwny
rumane:
 ciudat

administraj notoj