*lam/a PV

*lama

1.
Kripla, malfacile paŝanta pro difekto de kruro aŭ piedo: li estis lama je siaj ambaŭ piedoj [1]; en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro [2]. per miaj lamaj brakoj mi apenaŭ povus [helpi] MortulŜip ; oni elportis el la ĉambro […] du malnovajn lamajn seĝojn Marta ; atendi bonan veteron kaj laman kurieron PrV .
2.
(figure) Senforta, ne konvinka, malbrila: la fraŭlino malkaŝe esprimos sian amon per lamaj versoj Hamlet ; li vekas ankoraŭ pli fortan indignon kontraŭ ilin per sia konscie lama defendo Ret ; lame pensi FK ; lama rimedo BonaLingvo ; minacoj, unue lamaj, eĉ ridindaj, ĝis tamen tiu plej timiga pri bruligo [3]; jen mi lame rakontis al vi la negloran historion de du malsaĝaj gejunuloj [4].
angle:
1. lame, halt, hobbling 2. lame, weak, feeble
beloruse:
кульгавы
bretone:
kamm (ag.), jilgamm (ag.)
bulgare:
осакатен
ĉeĥe:
chromý, kulhavý
ĉine:
[bǒ], 尢 [wāng], 跙 [jǔ], 躄 [bì]
france:
boiteux, éclopé
germane:
1. lahm 2. lahm, wackelig, defekt
hispane:
cojo
hungare:
sánta
japane:
足の不自由な [あしのふじゆうな], びっこの, 釣り合いの取れていない [つりあいのとれていない]
katalune:
coix 1. ranc, rancallós 2. defectuós, malparat
nederlande:
1. mank, kreupel, hinkend 2. mank
pole:
1. kulawy, chromy 2. kulawy, koślawy, wypaczony
portugale:
manco, capenga, coxo 1. manco
ruse:
хромой
slovake:
chromý
ukraine:
кульгавий, кривий, кривоногий

lami

(ntr)
1.
Esti lama, mistakte, malfacile iri: li lamis per sia femuro [5]; per unu piedo ŝi lamis [6]; mi lamos tien kaj trinkos ieton ChV ; ili lamis laŭ tiel identa maniero, ke [ili] konservis tamen paralelecon matematike akuratan ChL ; li rompis al si la kruron en la tago [de] lia akcepto en la armeon, kaj [sekve] lamis la tutan vivon PatrojFiloj . VD:stumbli
2.
Ne glate funkcii: la belsoneco de la lingvo iom lamis EeP ; soneto […] kun sufiĉe ofte lamanta ritmo [7]; se la CO ne funkcias glate, ĉiuj aliaj agadoj devas lami EeP ; ĉi tiuj strukturoj lamas jam delonge kaj post la forpaso de pluraj aktivuloj preskaŭ mortis [8]. VD:malprogresi, malprosperi
angle:
1. to limp, to hobble, to be lame 2. to be lame (e.g. that advertisement is lame.)
beloruse:
кульгаць, кандыбаць
bretone:
1. kammañ (v.g.), jilgammañ 2. mont a-dreuz
ĉeĥe:
kulhat
ĉine:
2. 一瘸一拐 [yīquéyīguǎi], 无生气 [wúshēngqì], 無生氣 [wúshēngqì], 跛行 [bǒxíng]
france:
1. boiter 2. aller de travers
germane:
1. lahmen, hinken, humpeln 2. lahmen, stocken
hispane:
1. cojear
hungare:
sántít
japane:
足が不自由である [あしがふじゆうである], びっこをひく
katalune:
coixejar 1. ranquejar 2. fallar, no funcionar bé
nederlande:
1. mank lopen 2. niet goed functioneren
pole:
1. kuleć, utykać 2. kuleć
ruse:
хромать
slovake:
krívať
ukraine:
кульгати, шкутильгати

lamulo

Homo malfacile iranta pro malbona kruro aŭ piedo: blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin [9]. lamuloj iros kapti rabaĵon [10]; ridas blindulo pri lamulo PrV . SUP:kriplulo
angle:
lame person
beloruse:
кульга, кульгавы (наз.)
bretone:
kamm (ak.), jilgamm (ak.)
ĉeĥe:
chromý člověk
ĉine:
跛子 [bǒzi], 跛脚 [bǒjiǎo], 跛腳 [bǒjiǎo], 瘸子 [quézi]
france:
boiteux (subst.)
germane:
Lahmer
hispane:
cojo
hungare:
sánta (subst.)
katalune:
coix (subst.)
nederlande:
lamme
pole:
kuternoga
ruse:
хромой (сущ.)
slovake:
chromý človek
ukraine:
кульгавий (ім.), кульга

postlami

(frazaĵo) Peni post antaŭulo pli rapida, pli progresanta, pli prospera, daŭre postrestante: la juro, kiel ĉiam, postlamas la evoluon [11]. [tiu] vendejo […] iom postlamis la pretendojn de la klientoj [12]; la dissendo de la voĉlegaĵoj […] al Nora […] bone funkciis ĝis iu momento kiam oni postlamis je duona jaro Kon11 .
11. Cezar: La ĉielira komando, 1994
12. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj, 2012
angle:
to limp behind
beloruse:
цягнуцца (за кімсьці/чымсьці), валачыся (за кімсьці/чымсьці)
ĉine:
落伍 [luòwǔ], 落后 [luòhòu], 落後 [luòhòu], 滞后 [zhìhòu], 滯後 [zhìhòu]
france:
peiner à rattraper
germane:
hinterher hinken
katalune:
anar a l'encalç
pole:
wlec się (za kimś), nadążać (za kimś, za czymś)

administraj notoj