*lard/o

*lardo

FIZL Subhaŭta tavolo da graso ĉe porko; porkograso: scias la kato, kies lardon ĝi manĝis PrV ; ĉu ne odoras ĉi tie belege? diris la muso, […] la tuta koridoro estas frotita per lardo [1]; estas facile helpi al si, kiam ĉie estas plene de lardo, de bareloj da peklita viando [2]; vi trovos tie kukojn, lardon kaj kolbasojn, tiom, kiom vi volos, kaj li montris al li precize la vojon al la gepatra domo [3]; ranca lardo [4]. VD:sebo
angle:
bacon
beloruse:
сала, тлушч, лой, здор
bretone:
larjez
ĉine:
烟肉 [yānròu], 煙肉 [yānròu], 培根 [péigēn], 熏肉 [xūnròu], 燻肉 [xūnròu], 肥肉 [féiròu]
france:
bacon, lard
germane:
Speck
greke:
λαρδί
hispane:
lardo, tocino, gordo (de animal)
hungare:
szalonna
japane:
豚の脂身 [ぶたのあぶらみ], ベーコン
katalune:
cansalada, sagí
nederlande:
spek
pole:
słonina, sadło
portugale:
lardo, toicinho, toucinho
rumane:
slănină
ruse:
сало
ukraine:
(свиняче) сало, шпик

lardi

(tr)
KUI Enpiki larderojn en viandon: ŝi lernis en la bierfarejo de la marĉa virino, kaj ŝi povosciis lardi alnajn tuberojn per lampiroj [5]; (figure) tamen li volis verki tekston larditan de tipe esperantaj esprimoj, por kontraŭbatali la ŝatatajn samideanojn, kiuj trovas, ke Esperanto estu ekzakta matematika ĉiopersimemklariga lingvo, sed kiuj senprobleme, uzas „trovi” en la senco de „opinii”, „pensi” [6].
angle:
lard
beloruse:
шпігаваць (салам)
bretone:
larjezañ
france:
larder
germane:
spicken
hispane:
lardear, untar de grasa para asar
hungare:
szalonnával spékel
japane:
小さく切った豚の脂身を差し込む [ちいさくきったぶたのあぶらみをさしこむ]
katalune:
untar de llard
nederlande:
larderen
pole:
słoniną naszpikować
portugale:
lardear
ruse:
шпиговать
ukraine:
заправляти салом, шпигувати, нашпиговувати

administraj notoj