Lepsik/o Z PIV1 , Lajpcig/o, Lejpcig/o

Lepsiko, Lajpcigo, Lejpcigo

Germana urbo en la federacia ŝtato Saksujo, grava foira urbo jam de la 12a jc: letero de nia korespondanto en Lepsiko [1]; Johann Sebastian Bach [...] mortis la 28-an de julio 1750 en Lepsiko [2]; sciencistoj el Max-Plank-instituto en Lepsiko (Germanio) konfirmis la nekredeblan inteligenton de Betsy [3]; tri bulgaraj ŝtatanoj Georgi Dimitrov, Vasil Tanev kaj Blagoj Popov kaj la germano Ernst Torgler […] estis arestitaj kaj juĝitaj de la imperia tribunalo en Lejpcigo de la 21a de septembro ĝis la 23a de decembro 1933 [4].
1. Ŝilero, tr. Zamenhof: Rabistoj, 1:1
2. https://eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Sebastian_Bach
3. Monato, Evgeni Georgiev: Ŝafhundo senlima
4. Monato, Dimitar Haĝiev: La tri turoj de MKC (6)
beloruse:
Ляйпцыг
ĉine:
莱比锡 [láibǐxí], 萊比錫 [láibǐxí]
france:
Leipzig
germane:
Leipzig
japane:
ライプチヒ
pole:
Lipsk
rumane:
Leipzig
ruse:
Лейпциг
ukraine:
Лейпціґ

administraj notoj