tradukoj: ar be bg ca de en es fa fr hu id nl oc pl pt

8Libi/o [1]

8Libio RLN (LY)  

GEOGPOL Ŝtato en la norda Afriko, teritorio de Granda Araba Popola Socialisma Ĵamahirio Libio, limanta kun Alĝerio, Ĉado, Egiptujo, Niĝerio, Sudano, Tunizio kaj Mediteraneo; kun ĉefurbo Tripolio: ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis, […] loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio […], Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno [2]; Libio estis najbara al la okcidenta limo de Malsupra Egipto [3]; tri regimentojn de aŭtoĥtonaj Egiptanoj li sendis Libion [4]; danke parte al kolonelo Gadafi en Libio, ankaŭ nord-afrikanoj nun serioze traktas afrikajn aferojn [5]; ĝis 2012 la fakuloj konsideris, ke en Libio […] okazis la plej alta temperaturo oficiale registrita iam sur la terglobo: +58 centezimalaj gradoj, en la 13a de septembro 1922 [6].

libia

Rilata al Libio: li […] ordonis al ili ŝajnigi forkurintojn, eniri en la malamikan tendaron kaj retiri de Musavasa lian plej grandan forton: la elpelitajn libiajn soldatojn [7]; la Egiptanoj estis kelkdekon da paŝoj de la libiaj kolonoj [8]; la libia revoluciestro Muhamar Gadafi [9].

libiano

Civitano de Libio: Libianoj ekribelis kaj komencas kolekti bandojn, por ataki Egipton [10]; Egiptanoj ĵetis malbenojn sur Libianojn [11].

tradukoj

anglaj

L~o : Libya.

arabaj

L~o : بية، الجماهيرية العربية الليبية الشعبية الإشتراكية العظمى.

belorusaj

L~o : Лібія.

bulgaraj

L~o : Либия.

francaj

L~o : Libye; l~a: libien, libienne (adj.); l~ano: Libien, Libienne (subst.).

germanaj

L~o : Libyen; l~a: libysch; l~ano: Libyer.

hispanaj

L~o : Libia.

hungaraj

L~o : Líbia.

indoneziaj

L~o : Libya.

katalunaj

L~o : Líbia.

nederlandaj

L~o : Libië.

okcitanaj

L~o : Libia.

persaj

L~o : لیبی.

polaj

L~o : Libia, Wielka Arabska Libijska Dżamahirijja Ludowo-Socjalistyczna (nazwa oficjalna).

portugalaj

L~o : Líbia.

fontoj

1. La Nova Testamento, La agoj 2:10
2. La Nova Testamento, La agoj 2:10
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
5. Monato, Prince Henry Oguinye/pg: Kune labori, kune solvi
6. Monato, Roberto Pigro: Forna Kalifornio
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
9. Monato, Stefan Maul: Du mil naŭ
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII


ℛevo | datumprotekto | libi.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2018/08/25 10:40:23