*liken/o

*likeno

1.
BOT Iu el grupo de vegetaĵoj (Lichenes) formitaj per simbiozo de fungo kaj algo; kreskantaj sur muroj, arboj, ŝtonegoj: vane Atrejo fosis per la manoj inter la ŝtonoj por trovi almenaŭ radikon, sed nenio kreskis tie ĉi, eĉ ne musko aŭ likenoj [1].

likeno (verŝajne: Flavoparmelia caperata), Hesse, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [2]
2.
MED Haŭta malsano karakterizata de haŭtdifektoj likenŝajnaj: se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin pura: ĝi estas likeno [3].
1. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
2. Norbert Nagel, Mörfelden-Walldorf, Germanujo, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Flavoparmelia_caperata_-_lichen_-_Caperatflechte.jpg
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:6
angle:
1. lichen
beloruse:
1. лішайнік (расьліна) 2. лішай (хвароба)
ĉine:
青苔 [qīngtái]
france:
1. lichen 2. lichen plan (peau)
germane:
Flechte
greke:
1. λειχήνα
hungare:
1. zuzmó 2. sömör
indonezie:
1. liken, lumut kerak
japane:
地衣 [ちい], 苔蘚 [こけ蘚]
katalune:
liquen
latinece:
1. Lichenes
nederlande:
1. korstmos
pole:
1. porost, grzyb zlichenizowany 2. liszaj
portugale:
líquen
ruse:
1. лишайник (растение) 2. лишай (болезнь)
ukraine:
лишайник

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.