8litografi/o PVEF
litografio
- 1.
Procedo de presarto, en kiu oni premas ŝtongravuraĵon al surfaco por produkti bildon aŭ tekston: la litografio estis inventita de Alois Senefelder en 1796 en Germanio kaj estas prestekniko senreliefa, kiu ebligas kreon kaj reprodukton multekzempleran de desegno per inko [1]; en 1906 Schneeberger eldonis stenografian gazeton „Flugila Plumo“, unue hektografite, poste en litografio, de post numero 4 [2].
- 2.
Litografaĵo: litografio de la reĝino Nzinga dum la interkonsentoj de paco kun la portugala reganto en 1657 [3].
- 3.
Procedo uzata en la produktado de integraj cirkvitoj, dum kiu oni preparas la kliŝon (maskon) per surradiado de lumo, jonoj aŭ elektronoj: fotolitografio; jonlitografio; elektronlitografio; elektronaj faskoj uziĝas por veldado, litografio kaj elektronaj mikroskopoj [4].
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri ŝtonpresarto, ŝtonpresaĵo.
- beloruse:
- літаграфія
- bulgare:
- литография
- ĉeĥe:
- kamenotisk (umění), litografie
- ĉine:
- 石版印刷术 [shíbǎnyìnshuàshù], 石版印刷術 [shíbǎnyìnshuàshù], 平印 [píngyìn], 平印术 [píngyìnshù], 平印術 [píngyìnshù], 石印 [shíyìn]
- france:
- lithographie (procédé)
- germane:
- Lithographie, Lithografie, Steindruck
- greke:
- λιθογραφία
- hispane:
- litografía
- hungare:
- kőnyomat, kőrajz, litográfia
- japane:
- 石版印刷 [せきばんいんさつ], リトグラフィー
- nederlande:
- steendrukkunst
- pole:
- litografia
- portugale:
- litografia
- rumane:
- litografie
- ruse:
- литография
- slovake:
- kameňotlač (umenie), litografia
- ukraine:
- літографія (спосіб)