lobi/o

lobio

POL Premgrupo: oni jam diskutis pri malpermeso de pafiloj, sed la lobio de sportpafistoj, ĉasistoj kaj armilproduktistoj sukcesis malhelpi iun ajn pli severan leĝon [1]; nia lobio de tradukistoj klopodis bremsi la aferon, kontraŭe la lobio de grandaj kompaniestroj klopodis rapidigi ĝin [2]; oni ĉiam ignoris la avertojn de esploristoj kaj mediprotektantoj, tro forta estis la lobio de agrikulturistoj, kiu provas egaligi la perdojn [3].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru premgrupo, influgrupo.
1. Monato, Stefan Maul: Kia konsekvenco!, 2009
2. Monato, Marko Naoki Lins: Patentoj, 2003
3. Monato, Stefan Maul: Ekologio paradokse, 2011
angle:
lobby
beloruse:
лобі, лабізм
bulgare:
лоби
ĉine:
游說團 [yóushuìtuán], 游说团 [yóushuìtuán], 游說團體 [yóushuìtuántǐ], 游说团体 [yóushuìtuántǐ], 游说集团 [yóushuìjítuán], 遊說集團 [yóushuìjítuán]
france:
groupe de pression, lobby
germane:
Lobby
hebree:
שדולה, לובי
japane:
圧力団体 [あつりょくだんたい], ロビー [ろびー]
nederlande:
lobby, pressiegroep
perse:
لابی (سیاست)
pole:
lobby
portugale:
lobby
ruse:
лобби, группа давления

lobii

POL Agi kiel premgrupo, provante influi decidantojn, potenculojn: bruselaj esperantistoj esperas je baldaŭa esperantista oficejo por profesie lobii ĉe la internaciaj politikistoj, ĵurnalistoj kaj organizoj [4]; Olimpikaj ludoj ankaŭ temas pri regiona evoluado: ofte estas urboj kaj regionoj kiuj lobias siajn centrajn registarojn, asertante pri enormaj pozitivaj efikoj kaj relative malaltaj kostoj [5]. VD:intrigi, manipuli2
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru (politike) prem(ad)i, (premgrupe) influ(ad)i, gruppremi.
angle:
lobby
beloruse:
лабіяваць
bulgare:
лобирам
france:
faire du lobbying
germane:
lob­by­ie­ren, Lobbyismus betreiben
hebree:
לשדל, לפעול בשדולה
japane:
陳情する [ちんじょうする], 運動する [うんどうする]
nederlande:
lobbyen (ww.)
perse:
لابی‌گری کردن
pole:
lobować
ruse:
лоббировать

lobiado

Agado de grupo, kiu insiste prezentas siajn rekomendojn al aŭtoritatoj: per […] lobiado ĉe la Socialisma Partio [6]; malgraŭ forta kontraŭlobiado de la tabaka kaj gastronomia sektoroj, laŭenkete 83 % de la italoj subtenas la leĝon [7].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru (politika) premado, (premgrupa) influado.
6. H. Alos i Font: Nur etaj esperoj pri baldaŭa solvo, Monato, 2002/08, p. 11a
7. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu senfuma Eŭropo?, 2005
angle:
lobbying
beloruse:
лабіяваньне
bulgare:
лобиране
france:
lobbying
germane:
Lobbying, Lobbyismus
hebree:
שידול
japane:
ロビー活動 [ロビーかつどう], 陳情運動 [ちんじょううんどう]
nederlande:
lobbyen (nw.)
perse:
لابی‌گری
pole:
lobowanie
ruse:
лоббирование

lobiisto

POL Profesia aganto por premgrupoj: dum mondaj gvidantoj, klimatsciencistoj kaj kompaniaj lobiistoj reiras al siaj respektivaj landoj, ĉi tie en la montaro de orienta Nepalo mi mem scivolas, kion, se ion, ili plenumis en la signifo de vera ŝanĝo? [8].
8. -, trad. H. Dekeŭnink: Agroekologio, la nepala respondo al klimata ŝanĝiĝo, GlobalVoices, 2021-12-30
france:
lobbyiste
itale:
lobbista

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.