maja/o PIV2

majao

HIS
Ano de la indiana etno, kiu havis de la 3a ĝis la 10a jc potencan regnon en Mezameriko: ŝi estis virino […] kun plena, vigla vizaĝo kun profundaj brunaj okuloj, agleca nazo kiu konvenus por majao [1]; konsideritaj estas ankaŭ kalendaroj […] de majaoj kaj aztekoj [2].
1. Donald J. Harlow: Ne ordinara ter'
2. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
angle:
Maya
ĉeĥe:
Maya
ĉine:
玛雅文明 [mǎyǎwénmíng], 瑪雅文明 [mǎyǎwénmíng], 玛雅人 [Mǎyǎrén], 瑪雅人 [Mǎyǎrén], 馬雅文明 [mǎyǎwénmíng], 马雅文明 [mǎyǎwénmíng]
france:
Maya (subst.)
germane:
Maya
japane:
マヤ人 [マヤじん], マヤ族 [マヤぞく]
pole:
Maj (indianin)
rumane:
Maya
ruse:
майя (индеец)
slovake:
May
ukraine:
майя

majaa

HIS
Rilata al la majaoj: la majaa lingvo, kalendaro; ekzistas ankaŭ lingvoj kiel la celtala (majaa lingvo el centra Ameriko), kiu havas pli ol 100 poziciajn verbojn [3]; oni fojfoje eĉ aŭdis, ke la mondo alproksimiĝas al sia fino, laŭ (miskomprenita) majaa profetaĵo [4].
3. Monato, Kirilo Brosch: Spaco kaj lingvo ĉu facila afero?, 2011
4. Roberto Pigro: Ĝis la tero tremasMonato
angle:
Maya, Mayan
france:
maya (adj.)
pole:
majów
ruse:
майя (род. пад. в знач. прилагательного)

administraj notoj