makabr/a PIV1

makabra

Samtempe terura kaj groteska, mortelvoka: makabra ŝerco, sceno, ideo; s-rino Lidkoto ĉiam imagis iom makabre ke, […] ŝi povos roli kiel avertilo [1]; la pezo de la glacio iom misformis liajn nazon kaj supran lipon, kio donas al li strangan – iom makabran – rideton [2]; unu el la plej mondkonataj protagonistoj de la makabra literaturo estas grafo Dracula [3]; makabre impresis la urnobuloj el betono, kiuj enhavas, firme enigite, la cindron de mortinto, haveblaj en diversaj koloroj laŭguste de la postrestintoj [4]; „kiom longe li kuŝis morta en la propra loĝejo, tio fakte ne estas tiom grava“, pripenseme diris Bernd, kvankam“ tio sonas makabre [5]; sur gazetafiŝo […] mi legis anoncon pri mia propra murdo […] tragedio, kiu unue vekis en mi certagrade makabran amuziĝon [6]. VD:nigra humuro
1. E. Wharton, trad. E. Grobe: Aliaj Tempoj, Arizona-Stelo, 1999
2. S. Lelarge: Otzi, Internacia Gazeto, 2006-04
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula, 2005
4. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
5. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo, 2008
6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
beloruse:
змрочны
ĉeĥe:
hrající si se smrtí, hrůzný, makabrózní, umrlčí
france:
macabre
germane:
makaber
katalune:
macabre
nederlande:
macaber (zeldz.)
pole:
makabryczny
portugale:
macabro
slovake:
smrteľný úškľabok, strach vyvolávajúci
ukraine:
похоронний, похмурий, понурий

administraj notoj