marsk/o
marsko
Aluvia herbeja grundo, estiĝinta post la lasta glaciepoko, fekunda kaj malseka, proksima de maroj kaj riverdeltoj: mi vidis […] la dezertan, de ĉiuj bestoj jam forlasitan marskon [1]; en Norda Eŭropo, socioj povis vivi bone danke al abundaj manĝaĵprovizadoj de la marskoj [2].
poldero
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru ŝlimebenaĵo.
- angle:
- tidal marsh
- ĉine:
- 薮 [sǒu], 藪 [sǒu], 冲积地 [chòngjīde], 沖積地 [chòngjīde]
- france:
- marais maritime
- germane:
- Marschland, Schwemmland
- ukraine:
- марш, низовинне морське узбережжя