*medalion/o UV

*medaliono

1.
BELA Juvelo en formo de plata malfermebla skatoleto, ordinare portata per ĉeno ĉe la kolo kaj en kiu oni konservas portreton, harojn kaj ceterajn: Klaŭdio pendigis oran medalionon ĉirkaŭ la kolon de sia filo: medalionon enhavantan potencan amuleton, kiu protektos lin de malicaj influoj [1]; li turnis la medalionon kaj trovis je sia miro enskribon sur la dorsflanko [2].
2.
BELA Rondforma aŭ ovala bareliefo kun figuraĵo: bronza medaliono pri la mortinto [3].
VD:medalo
1. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Kvina
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, tombeja arabesko
angle:
1. locket 2. medallion
beloruse:
мэдальён
ĉeĥe:
medailon, medailonek
ĉine:
小盒 [xiǎohé], 紀念品盒 [jìniànpǐnhé], 纪念品盒 [jìniànpǐnhé]
france:
médallion
germane:
Medaillon
hungare:
medalion
japane:
ロケット [ろけっと], メダイヨン
katalune:
medalló
nederlande:
medaillon
pole:
1. medalion 2. medalion
portugale:
1. medalhão (jóia em forma de caixa) 2. medalhão (baixo-relevo ornamental), medalha
rumane:
medalion
ruse:
медальон
slovake:
medailón
ukraine:
медальйон

administraj notoj