*melon/o

*melono

1.
BOT Specio de kukumo kun grandaj globformaj aŭ ovoformaj fruktoj kun sukplena dolĉa karno plej ofte flava aŭ verdeta (Cucumis melo): la melonoj kaj tritiko, semitaj en novembro, jam estis maturiĝantaj [1].
melono kun frukto (Cucumis melo)
CC0  [2]
2.
KUI Manĝebla frukto de melono 1: ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn [3]; melono, kovrita de delikataj vejnetoj IK .
angle:
melon
beloruse:
дыня, мэлён
bretone:
sukrinenn 2. aval-sukrin
bulgare:
пьпъш
ĉeĥe:
meloun
ĉine:
[dié], 瓜 [guā]
france:
melon
germane:
Melone
hebree:
מלון (אבטיח צהוב), אבטיח צהוב
hispane:
melón
hungare:
sárgadinnye, cukordinnye
indonezie:
melon
japane:
メロン
latinece:
1. Cucumis melo
nederlande:
meloen
perse:
خربزه
pole:
melon
portugale:
melão
ruse:
дыня
slovake:
žltá dyňa, žltý melón
svede:
melon
ukraine:
диня

*akvomelono

KUI Globforma frukto de afrika kukurbaco kun ruĝa, flava aŭ blanka sukplena karno (Citrullus lanatus, Citrullus vulgaris): la almozulo sidas sur la ĉirkaŭhakita marmora ŝtono, refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon [4]; sur la tablo ekzemple vi vidos akvomelonon, ‐ ĝi kostas sepcent rublojn [5].
akvomelono (Citrullus lanatus)
CC BY 3.0  [6]
angle:
watermelon
beloruse:
кавун
bretone:
sukrinenn-dour
bulgare:
диня
ĉeĥe:
meloun vodní
ĉine:
西瓜 [xīguā]
france:
pastèque
germane:
Wassermelone
hebree:
אבטיח
hispane:
sandía
hungare:
görögdinnye
indonezie:
semangka
japane:
スイカ
latinece:
Citrullus lanatus Citrullus vulgaris
nederlande:
watermeloen
perse:
هندوانه
pole:
arbuz, kawon
portugale:
melancia
ruse:
арбуз
slovake:
vodný melón
svede:
vattenmelon

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
akvo~o: Mankas verkindiko en fonto.