metan/o

metano

KEM Senkolora gaso, saturita hidrokarbido, kiu eliĝas el marĉoj kaj kies flamo brulas flave: longdaŭra kresko de industriaj ellasoj de forcejaj gasoj (ĉefe karbondioksido, sed ankaŭ metano kaj iuj aliaj gasoj) povas draste altigi la tutmondan averaĝan temperaturon [1]; per modernaj teknikoj de spektroskopio, ili mezuris la atmosferon, graviton, ĉeeston de fero kaj aliaj elemento, kaj de gasoj kiel metano kaj tiel plu [2]; por ekstrakti pli multe da nafto kaj gaso (kemie: metano, CH4), oni de post 1947 disrompas ŝtonaron per akvo kaj granda premo, tra la fendoj, kiuj tiel ekestas, fluidoj ja povas eliĝi [3].
angle:
methane
beloruse:
мэтан
bulgare:
метан
ĉine:
沼气 [zhǎoqì], 沼氣 [zhǎoqì], 甲烷 [jiǎwán]
france:
méthane
germane:
Methan, Methangas, Grubengas, Sumpfgas
hungare:
metán, mocsárgáz
japane:
メタン
katalune:
metà
nederlande:
methaan
portugale:
metano
ruse:
метан, болотный газ
slovake:
metán
ukraine:
метан

administraj notoj