meteolog/o PIV1

meteologo

MET Meteorologiisto: la nesilentema urbestro de moskvo, rusio, kulpigas meteologojn pro malsukceso prognozi la densan neĝon, kiu antaŭnelonge paralizis la urbon [1]; japana meteologo malkovris tiun altĉielan fluon kaj verkis referaĵon pri ĝi [2]; meteologoj kapablas tre precize prognozi ŝtormojn laŭ tempo, lokoj kaj daŭro [3]; meteologo rete informis la respondeculojn, ke minacas ŝtormo, sed la mesaĝo nur malfrue, post la okazaĵoj, estis legita [4].
1. Arono kaj Karlina: Radio Verda, 2009-12-23
2. Garbhan MacAoidh: Per flugiloj de malfacila vento, Monato, 2003/11, p. 14
3. Stefan Maul: Nekutima uragano, Monato, 2007/03, p. 5
4. Karlo Juhász: Ŝtormo post ŝtormo, Monato, 2006/11, p. 16
angle:
meteorologist
ĉeĥe:
meteorolog
ĉine:
气像人员 [qìxiàngrényuán], 氣像人員 [qìxiàngrényuán]
france:
météorologue
germane:
Meteorologe
japane:
気象学者 [きしょうがくしゃ]
pole:
meteorolog
slovake:
meteorológ
ukraine:
метеоролог

administraj notoj