1mineral/o JED
mineralo
Ĉiaspeca neorganika substanco,
kiu estas nek besta nek vegetaĵa:
Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per
produktaĵoj de la regno kreskaĵa
FK
;
geologoj de la Akademio de Naturaj Sciencoj publikigis sian esploran raporton
pri mineraloj
[1];
la mineraloj estas bazo por la disvolvo de la nacia ekonomio kaj […]
en ia senco, ilia kvanto kaj kvalito rekte influas la ŝtatan sekurecon
[2];
vegetara manĝo kun aldono de 25 vivnecesaj elementoj, kiel vitaminoj kaj mineraloj
[3];
laŭ geologa ĵargono, malhelaj mineraloj, aglomeraĵo de diversaj metaleroj, en kiu
oraj polveroj kutime estas algluitaj al aliaj metaloj
[4];
formacioj de marmoro kaj pluraj mineraloj, inter kiuj la rara mineralo aragonito
[5];
la unua mineralo ekspluatita en la lando estis bitumo
[6];
la nova instalaĵo baziĝas sur novspeca patentita metodo: biomaso estas varmigata
per peza mineraloleo ĝis 420 celsiaj gradoj por produkti gasojlon kun
20-procenta biogena parto
[7];
li estis konata ankaŭ kiel pasia kolektanto de mineraloj, fungoj kaj kreskaĵoj
[8].
1.
Monato, MU Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos
2. Monato, Mu Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro
4. Monato, last: Ora febro en Litovio
5. Monato, Bardhyl Selimi: La marmora groto Gadime
6. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo
7. Monato, Evgeni Georgiev: Gasojlo el lignaj defalaĵoj
8. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio
2. Monato, Mu Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro
4. Monato, last: Ora febro en Litovio
5. Monato, Bardhyl Selimi: La marmora groto Gadime
6. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo
7. Monato, Evgeni Georgiev: Gasojlo el lignaj defalaĵoj
8. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio
- angle:
- mineral
- beloruse:
- мінэрал
- bulgare:
- минерал
- ĉeĥe:
- minerál, nerost
- ĉine:
- 矿物 [kuàngwù], 礦物 [kuàngwù], 礞 [méng]
- france:
- minéral (subst.)
- germane:
- Mineral
- hispane:
- mineral
- hungare:
- ásvány
- japane:
- 鉱物 [こうぶつ], 無機物 [むきぶつ], ミネラル
- katalune:
- mineral
- nederlande:
- mineraal
- perse:
- کانی
- pole:
- minerał
- portugale:
- mineral (subst.)
- rumane:
- mineral
- ruse:
- минерал
- slovake:
- hornina, nerast
- ukraine:
- мінерал, копалина