1mirakl/o JED

miraklo

1.
Eksterordinara fenomeno kontraŭa al la leĝoj de naturo: la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn [1]; jen por la savo de la pia virino fariĝis miraklo, kaj la pano kaj ĉio en la korbo tie kuŝis aliformigitaj en rozojn [2]; miraklo inter mirakloj PrV . VD:magio, mistero3, nekredeblaĵo, sorĉo
2.
(figure) Mirindaĵo: kiam estis konstruita la ponto, oni fieris pri tiu ĉi teknika miraklo [3]; la plej piaj pastroj, miraklofarantoj, tuŝas neniam viandon [4]; la groto […] havas multajn malgrandajn lagojn, naturajn labirintojn kaj miraklajn halojn [5].
angle:
miracle
beloruse:
цуд
bulgare:
чудо
ĉeĥe:
zázrak
ĉine:
奇跡 [qíjì], 奇迹 [qíjì], 奇事 [qíshì], 奇景 [qíjǐng], 奇聞 [qíwén], 奇闻 [qíwén], 罕見的例子 [hǎnjiàndelìzi], 罕见的例子 [hǎnjiàndelìzi], 神跡 [shénjì], 神迹 [shénjì], 奇觀 [qíguān], 奇观 [qíguān], 鬼斧神工 [guǐfǔshéngōng]
france:
miracle
germane:
Wunder 1. übernatürliches Ereignis, Mysterium 2. Wunderwerk
hispane:
milagro
hungare:
csoda
japane:
奇跡 [きせき], 驚異 [きょうい]
katalune:
miracle 2. prodigi, meravella
nederlande:
wonder, mirakel
perse:
معجزه
pole:
cud
rumane:
mirare
ruse:
чудо
slovake:
div, zázrak, čudo
ukraine:
чудо

mirakla

1.
Prezentanta miraklon; ne klarigebla per racio: apud la piramido Koĥom oni rimarkis miraklajn fenomenojn [6]; la dioj donis al li […] miraklan penetreman okulon [7]; la miraklaj fabeloj de Ŝeĥerazada FdO ; nur al mirakla hazardo li ŝuldis la vivon [8]. VD:mirinda, mistera, nekredebla
2.
Faranta miraklojn: Amon diris miraklan vorton, kaj tuj ili troviĝis en vasta biena domo [9]; vizitis ŝin mirakla kuracisto, diris ĉe ŝi preĝojn kaj donis al ŝi por trinki akvon ĉioresanigan [10]; ŝi havis miraklan spegulon [11]; ĝi estas mirakla azeno: kiam mi diras: briklebrit, la bona kreitaĵo sputas plentukon da oro [12]. VD:sorĉa, supernatura
angle:
1. wondrous
germane:
1. wundersam, zauberhaft, mirakulös, unerklärlich, unglaublich 2. Zauber-, Wunder-

administraj notoj