mirik/o

miriko

BOTKUI
Genro el la familio mirikacoj (Myrica), kies eŭropa specio, arbusto kun lancetformaj ledecaj folioj kaj floroj en amentoj, estas uzata kiel spicherbo, i.a. jam ek de 1500 a.K. por spici bieron: sitelo de biero farita el tritiko, mielo, miriko kaj ruĝa vakcinio estis metitaj sur la supraĵo [1]; ĉiu urbo havis sian preferon rilate proprajn herbomiksaĵojn […], en kiu enestis i.a. miriko, rosmareno, koriandro, junipero [2].

folioj kaj amento de ordinara miriko (Myrica gale)
CC BY-SA 3.0  [3]
beloruse:
васкоўніца
dane:
mosepors
germane:
Gagelstrauch
latinece:
Myrica
nederlande:
gagel
ukraine:
восківниця, мирт болотний

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.