modus/o NePiv

moduso

1.
FIL Ekzistomaniero, ĉiu el la diversaj formoj en kiuj aperas unu sama esenco; eco kiun objekto posedas en iu(j) el siaj statoj (kontraste al esenca, konstanta atributo).
2.
GRA Klaso da verboformoj, posedantaj unu saman sintaksan karakteron (laŭ tio kiajn frazrolojn povas havi la koncernaj formoj, kiajn komplementojn ili povas enkonduki): infinitivo estas moduso kelkrilate simila al substantivo, ĉar ĝi povas roli kiel subjekto aŭ objekto; a-participo estas moduso posedanta la ecojn de adjektivo; „vidas“, „vidis“, „vidus“ apartenas al la „persona“ moduso (finitivo) de la verbo „vidi“, ĉar ili postulas indikon de la aganto (1a, 2a, 3a persono).
3.
TEKKOMP Reĝimo3: kiam oni premas denove la enigoklavon, oni forlasas la skribomoduson kaj reiras al la tekstomontra moduso [1].
Rim.: Kelkaj vortaroj (ekz-e GFEF ) indikas „moduso“n kiel sinonomon por modalo. Mi tamen opinias ke la internacia vortuzo ebligas klare apartigi la tre diversajn sencojn de tiuj vortoformoj, kaj atribui al „modalo“ pli internacian kaj malpli eklektikan signifon. [Sergio Pokrovskij]
1. Uli Ender: Programlingvo E koncize
beloruse:
1. модус 2. форма (дзеяслова) 3. рэжым
ĉeĥe:
modus, způsob
ĉine:
1. 節奏模式 [jiézòumóshì], 节奏模式 [jiézòumóshì], 情态 [qíngtài], 情態 [qíngtài]
france:
(le) mode
germane:
1. Modus 2. Verbform 3. Modus
hungare:
1. módusz 2. igealak 3. üzemmód
katalune:
mode
pole:
1. modus 2. tryb
portugale:
modo
rumane:
1. modus 2. mod
ruse:
1. модус 2. форма (глагола) 3. режим
slovake:
modus, spôsob

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.