momordik/o PVEF
momordiko
- 1.
Liano kreskanta en varmaj landoj,
genro kun kvardeko da
specioj el
familio kukurbacoj
(Momordica):
najbaraj kortoj estas same mallarĝaj kiel mia. Inter ili estas
malalta barilo. Mi pensis ke mi plantu momordikojn kiel ŝirmilon
kaj efektive faris tion
[1].
- 2.
Longa, verukeca frukto de speco de momordikplanto (Momordica
charantia) uzata kiel legomo tre amargusta:
oni eble malfacile imagas al si, ke estas ludiloj el legomoj,
sed s-ro Ji Shengjiu faris multe da tiaj ludiloj, kiaj hundo el
kapsiko ... papago el momordiko kaj salikoko
el karoto
[2].
1.
iriza: Mi volas vidi
irizon !!, 2006-08-18
2. Interesaj ludiloj el legomoj, [vidita je 2006-08-20]
2. Interesaj ludiloj el legomoj, [vidita je 2006-08-20]
- angle:
- balsam pear, bitter gourd
- beloruse:
- мамордыка
- ĉine:
- 苦瓜 [kǔguā]
- france:
- concombre africain, margose, melon amer, momordique, poire balsamique
- germane:
- Balsamapfel, Balsambirne, Bittergurke, Bittermelone
- katalune:
- 1. balsamer
- latinece:
- 1. Momordica
- nederlande:
- bitterkomkommer, saporo
- pole:
- przepękla ogórkowata
- rumane:
- momordica charantia
- ukraine:
- момордика