mora/o PVEF
morao
Sonunuo pli mallonga ol
silabo
baza por la prozodio de iuj lingvoj (ekzemple japana,
klasika araba, latina): mallonga vokalo valoras kiel
unu morao, longa aŭ diftonga vokalo valoras
kiel du, silabfinaj konsonantoj eventuale valoras
kiel unu...:
la tri grupoj [de lingvoj] estas iom
korelativaj kun tri tipoj de maniero, en kiu lingvanoj
perceptas parolsonojn, nome: perceptado per silaboj,
perceptado per moraoj kaj perceptado per
akcentata ritmo
[1].
1.
H. Nagata:
Perceptita simileco de parolsonoj de Esperanto
kaj aliaj kvar lingvoj ĉe japanlingvanoj, Scienca Revuo, 2008:2, p. 85a-94a
- beloruse:
- мора (лінгв.)
- france:
- more (linguistique)
- germane:
- Mora, More
- pole:
- mora (lingwistyka)
- rumane:
- moră
- ukraine:
- мора