Morfe/o PIV1

Morfeo

MIT Romia kaj helena dio de la kredeblaj kaj homoformaj sonĝoj. Li estas filo de Ipno (t.e. la dormo) kaj Nokto kaj li aspektas kiel maljunulo kun grandaj senbruaj flugiloj: Ĉiuj iris for la domon / Post mallonge la Morfeo / Ĉirkaŭprenis ĉiun homon / Kio estis en la sonĝo [1]. En la dirmanieroj Morfeo estas la dio de la dormo. Fakte la internacia vorto morfino devenas de lia nomo.
1. L. L. Zamenhof: Fundamenta Krestomatio
angle:
 Morpheus
beloruse:
 Марфэй
bulgare:
 Морфей
ĉeĥe:
 Morfeus
france:
 Morphée
germane:
 Morpheus
itale:
 Morfeo
katalune:
 Morfeu
nederlande:
 Morpheus
pole:
 Morfeusz
ruse:
 Морфей
serbe:
 Морфеј
slovake:
 Morfeus
ukraine:
 Морфей

administraj notoj

pri Morfe/o :
  Artikolo prilaborenda. [MB]