10Moskv/o

Moskvo

GEOG
Urbo en Rusujo (37˚37'E, 55˚44'N), antaŭ 1712 kaj ekde 1918 la ĉefurbo de Rusujo, kaj de 1922 ĝis 1991 ankaŭ de Sovetunio: foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la ĝardenplacon de la Patriarĥa lageto [1]; la gotojn portis ega fortostreĉo ⫽ sub Moskvon, kaj, jubile pri l' atingoj, ⫽ ili sin puŝis plu en duonringoj, ⫽ por rabi tiun urbon per sieĝo [2]. VD:Peterburgo
angle:
Moscow
beloruse:
Масква
bulgare:
Москва
ĉeĥe:
Moskva
ĉine:
莫斯科 [Mòsike]
france:
Moscou
germane:
Moskau
hispane:
Moscú
hungare:
Moszkva
japane:
モスクワ [もすくわ]
katalune:
Moscou
kazaĥe:
Мәскеу
nederlande:
Moskou
osete:
Мæскуы
perse:
مسکو
pole:
Moskwa
portugale:
Moscou, Moscovo (PT)
ruse:
Москва
slovake:
Moskva, Moskva (mesto)
svede:
Moskva
ukraine:
Москва (столиця)

moskvano

Loĝanto de Moskvo: moskvanoj malŝatas sian urbegon pro ĝiaj ĥaoso kaj interpremo [3]; moskvanoj fondis en junio 1922 altnivelan literatur-sciencan revuon La Nova Epoko [4].
angle:
Muscovite
beloruse:
масквіч
ĉine:
莫斯科人 [mòsīkērén]
france:
moscovite
germane:
Moskauer, Moskowiter
hispane:
moscovita
katalune:
moscovita
ruse:
москвич

moskvulo

1.
Malŝata nomo de ruso en alietnaj partoj de la Rusa Imperio: en Litvo estas konata plenda kanto pri sinjorino Cybulska, kiun la edzo kartlude malgajnis al Moskvulo [5].
2.
Malŝata nomo de registara funkciulo aŭ militisto en nerusaj partoj de la Rusa Imperio: de malsupre, moskvuloj kuglojn hajle pafis [6].
3.
Partiano de la ruslanda registaro: granda fripon’, laŭ regulo, se polo, en carservo, fariĝas moskvulo [7]; se mi moskvulo iĝus, plej granda magnato, serĉus mian protekton, eĉ nobelofrato [8].
5. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 12:357, piednoto.
6. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 2:304.
7. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 9:109.
8. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 10:813-814.
angle:
Russki
beloruse:
маскаль
germane:
Moskal 1. Russki 3. Apparatschik
pole:
moskal
ruse:
москаль

Moskvo-rivero

GEOG
Rivero, kiu fluas tra urbo Moskvo, maldekstra alfluanto de Okao1: rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan ĝardenon de Morozov [9]; [la urbo Moskvo] aperis kiel feŭda bieno-kastelo […] sur monteto ĉe la enfluo de la rivereto Neglinka al Moskvo-rivero [10].
9. A.K. Tolstoj, tr. M. Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij, Librejo Esperanto: Moskvo, 1912. Ĉap. 5ª.
10. Nikolao Gudskov, Natalia Aroloviĉ: Malgranda gvidlibro pri Moskvo, Impeto: Moskvo, 2000.
angle:
Moskva
beloruse:
Масква-рака
ĉeĥe:
řeka Moskva
ĉine:
莫斯科河 [mòsīkēhé]
france:
Moskva, Moskova
germane:
Moskwa
hispane:
Moscova
hungare:
Moszkva-folyó
katalune:
Moskva
nederlande:
Moskou-rivier
perse:
رودخانهٔ مسکو
pole:
rzeka Moskwa
portugale:
Moscova, Móscova
ruse:
Москва-река
slovake:
Moskva (rieka), rieka Moskva

administraj notoj