mutil/i PIV1

mutili

MED
Difekti la tutecon de iu per forpreno de membro aŭ de ekstera parto de ties korpo: ĉu vi ne povas same adori Dion, sen mutili viajn korpojn [1]? tia vagina mutilo okazas precipe inter homoj devenaj el Somalio kaj apudaj regionoj en Afriko, kaj plej ofte en islama medio [2]; la mutilitan kadavron mi trovis en la ĉevalejo [3]; (figure) [en] la paketa radiofonio, […] la ricevilo povas baze de la kunsenditaj paketnumeroj reordigi la tuton aŭ laŭnecese peti pri la resendo de ĉio, kio iel survoje perdiĝis aŭ mutiliĝis [4]. VD:amputi, cirkumcidi, kripligi
1. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
2. Monato, Gerrit Berveling: Malpaciga pacpremio, 2006
3. J. L. Borges, trad. Liven Dek: La viro ĉe la sojlo, en: La sekreta miraklo, 2008
4. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
angle:
mutilate
beloruse:
калечыць, нявечыць, зьнявечваць
ĉeĥe:
zmrzačit, znetvořit
ĉine:
使不完整 [shǐbùwánzhěng], 使残废 [shǐcánfèi], 使殘廢 [shǐcánfèi]
france:
mutiler
galege:
mutilar
germane:
verstümmeln, beschneiden
hispane:
mutilar
nederlande:
verminken
perse:
مثله کردن
pole:
uszkodzić, okaleczyć, zepsuć
portugale:
mutilar
rumane:
strica, mutila
slovake:
zmrzačiť, znetvoriť
ukraine:
(по)калічити, ушкоджувати, спотворювати

administraj notoj